Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

estas ĉiujara festivalo en la monato marto kiun preparas memstare la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, ricevante inter alie partan monsubtenon de la urbo Vroclavo. eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_Festivalo_de_Esperantaj_Kantoj www.esperanto-festivalo-vroclavo.eu invitas: “Ĉiu partoprenonto bonvolu alsendi sian videon kun registrita kanto en la lingvo Esperanto – ĝis la 15-a de aŭgusto. Tiel okazos konkursa provaŭdo de partoprenantoj.” “Unu el la premioj […]

reveno al normala vivo kaj investado

Karaj geamikoj!La viruso daŭre malhelpas nian kutiman vivon, sed ŝajne la vakcinoj liberigos nin post 1-2 monatoj. Kun tiu espero, Greziljono preparas sian sekvan staĝon PRINTEMPAS de la 16a ĝis 24a de aprilo, kun intensivaj kursoj en 4 niveloj kaj kun ekzamenoj. Vidu detalojn en tiu paĝo: gresillon.org/printempo. Mi petas ke vi jam aliĝu, eĉ […]

Amikoj, ni traduku, ĉu?

Ĉu vi malfeliĉas, ke iu verko ankoraŭ ne estas en Esperanto? Ĉu vi volas kleriĝi rapide pri la lingvo? Traduki, amiko, estas via laboro nun. Timoteo Rice, estrarano ĉe Esperanto USA, faris bonegan proponon kaj donas ses konsilojn kiel procedi. Se vi volas legi pli pri tradukado konsultu Vikipedion sub ‘Traduko’ aŭ ‘Literatura tradukado’. Retejo: Pri […]

Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio – ĉu revigligebla?

Henri Masson skribis en Facebook: “Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio. Tiu asocio aperas sur paĝo de la retejo de UEA sed fakte ĝi ne plu funkcias: eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermolisto_de_Esperanto-asocioj#Internacia_Agrikultura_Esperanto-Asocio.La fondinto mortis kaj iam mi mem rilatis kun s-ro Trezoro Huang Yinbao​, kiu estis ĝia ĝenerala sekretario. Pro manko de intereso flanke de la esperantistaro kaj tro peza laboro, li […]

Propono krei “Enretan distancan “Esperantan Universitaton”

Adam ENG (Malajzio) proponas lanĉi distancan Esperantan Universitaton enrete. Kio estas tio? Ne temas pri tio kiel enkonduki kurson de Esperanto en iuj universitatoj, sed pri kursoj en Esperanto pri aliaj temoj ol Esperanto mem. La sola duondistanca universitata kurso en Esperanto, tiu pri Interlingvistiko ĉe la Universitato Adam Mickeiwicz (ESF – subtenu: http://esperantic.org/amu), kvankam […]

BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn

La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: […]