Fakulo pri TED-stilaj prelegoj – Leandro Abrahão el Brazilo – ofertas retkurson, mentoran servon kaj pli: forlaflatado.com
Kategoriaj arkivoj:helpo ofertata
Instigo al programado
martinrue.com/projects/
Esperanto kaj kursoj pri trejnado de transnacia komunikado por manaĝeroj
Kultura Centro Esperantista sponsoras la privatan lernejon de c-ino Lorena Bellotti, kiu sukcesis enigi esperanto-kursojn por manaĝeroj kaj firmaoj en la oficialan oferton de Regiono Lombardio por kontinua formado. La kursoj celas trejnadon en transnacia komunikado, prepare al logika pensostrukturado kaj al la solvo de interkulturaj problemoj. Rajtas aliĝi nur subjektoj rezidantaj aŭ komerce registritaj […]
BEK-Kurso, materialo libere alirebla
Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info
Festivalo de Lingvoj
eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_Festivalo Mi pretas konsili esperantistojn, kiuj interesiĝas pri organizo de Lingvo-Festivalo. Mi povas retprezenti fotoraporton pri la mia, organizita en kampara vilaĝo de Francujo.La via povos esti modesta duontaga festivalo en bazlernejo aŭ 2 taga semajnfina, se en pli granda urbo. Fransoazo Oazo (Françoise Noireau)
Propono de perretaj muzikaj momentoj
Jen listo de distraĵoj, spektakloj kaj koncertoj kiujn mi proponas por Esperanto-aranĝoj kaj retkunvenoj.violonodelamondo.wordpress.com/Organizantoj laŭplaĉe kontaktu min: violonsourire@gmail.comAmuzike, Fransoazo (Françoise NOIREAU)
Esperanto-sumoo
Celoj: 1) Altigi legkapablon de esperantistoj. 2) Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo. www.esperanto-sumoo.pl
Mi donos mian opinion pri la kvalito de via teksto
Ferdinand: Al mi plaĉas helpi esperantistojn (ĉu nov-bakitajn, ĉu spertajn) esprimi sin bone en nia amata lingvo. Plue, gravas ke Esperanto, kiam ĝi estas publike skribata, estu prezentata plejeble bone. Se vi havas dubon pri la ĝusteco de io de vi skribita, skribata, aŭ skribota, sendu al mi la koncernan tekston; kaj mi respondos donante […]