Propono krei “Enretan distancan “Esperantan Universitaton”

Adam ENG (Malajzio) proponas lanĉi distancan Esperantan Universitaton enrete. Kio estas tio? Ne temas pri tio kiel enkonduki kurson de Esperanto en iuj universitatoj, sed pri kursoj en Esperanto pri aliaj temoj ol Esperanto mem. La sola duondistanca universitata kurso en Esperanto, tiu pri Interlingvistiko ĉe la Universitato Adam Mickeiwicz (ESF – subtenu: http://esperantic.org/amu), kvankam ĝi traktas krom ĝeneralan lingvistikon ankaŭ ĉiujn flankojn de Esperanto, tamen pruvas ke eblas ĉiujare sukcese altiradi studentojn el multaj landoj. Tion montras ankaŭ la granda sukceso de reta KAEST en 2020 danke al la kronvirusa pandemio.

Pro la kronvirusa epidemio, multaj loĝantoj en mia lando ne povas iri al universitato pro manko de mono. Kiam Esperantujo povas havi “Esperantan Universitaton” pere de distanca instruado? Multaj maljunuloj nur pensas pri Esperanto en iuj universitatoj, sed ne pri vera “Esperanta Universitato”… Kiel uzi Esperanton por universitataj kursoj post lernado de Esperanto ? Ĉu iuj faris jam esploron kial Esperanto-lernantoj en Hungario malkreskas?

“Esperantistoj tro ofte pensas agadi en Eŭropo, sed ne en aliaj landoj por lanĉi Esperantan Universitaton. La servilo povas esti ekzemple en Kamboĝo aŭ Laoso, kie ne estas tiom multekosta. Mi ne povas kompreni kial la retejo de UEA uzis tiom grandan sumon. Se la servilo estas en Loaso, pli da loĝantoj tie eble ekkonos Esperanton. La salaroj de la laboroj tie ankaŭ estas multe pli malaltaj. Bonvolu analizi la koston antaŭ aĉeti la spacon. Blogspot kaj WordPress ankaŭ havas bonan servilojn. Global Voices uzas la servilon de WordPress. Ni devus subteni WordPress ĉar ĝi subtenas Esperanton”. Certe, multaj esperantistoj estas profesoroj en diversaj landoj. Ili scias kiom da kostoj la universitatoj faras. Ne forgesu, ke la Esperanta Universitato estus distanca universitato. La studentoj ne iras al ĉambroj de fizika universitato.
Vi povas vidi ekzemple la koston de la Universitato de Londono. distanca fako => Distance learning | University of London.

Se la studentoj estus 100 estus jam bona rezulto. Multaj kolegioj komencas kun 20 studentoj. Mi atendas por la bona anonco. 

Adam ENG jam donis multajn informojn en Facebook-grupo.

Por detalaj informoj vi konsultu la jenajn retejojn kiujn li tiucele kreis:

  1. Materialoj por revivigi Esperantan Universitaton
  2. Unua parto: pri la procezo por registrigi la distancan universitaton aŭ retan universitaton en Esperanto.
  3. Dua parto: pri la administrado kaj merkatado.
  4. Tria parto: pri instruado kaj memstuado (kun 2 filmetoj)
  5. Kvara parto: pri manieroj merkatigi la enretan/ distancan Esperantan Universitaton.

Jen du ekzemploj de MOOC-kursoj kiuj povus esti interesaj al Esperanto-parolantoj. La unua rilatas al turismo, la dua rilatas al Vikipedio.

La unua estas svisa MOOC-kurso pri eTurismo kaj interreta komunikado kaj inter alie pri la uzo de pliigita realeco (AR) por muzeoj kaj aliaj turismejoj. «En la kunteksto de la koronvirusa krizo, ĉi tiu MOOC estas alirebla en la kategorio «Malferma arkivo», sen superrigardo / helpo.
Neniuj novaj pagitaj ekzamenoj kaj senpagaj atestiloj nun estas planataj. Ĉiuj datumoj / informoj estis aktualigitaj en 2016».

https://mooc.usi.ch/courses/course-v1:USI+eTourism01+2018_SP/about

La dua estas MOOC-kurso pri VIKIPEDIO el Francio kiun vi povas nun (2020) senpage konsulti por lerni kiel verki por Vikipedio, almenaŭ se vi ankaŭ komprenas la francan. Io simila ne ekzistas en Esperanto. Sekvu la ĉi suban ligilon al la kurso  fr.wikipedia.org

Komentoj kaj proponoj bonvenaj precipe se vi estas/estis universitata profesoro aŭ lekciisto.

Lasi komenton