Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio – ĉu revigligebla?

Henri Masson skribis en Facebook:

“Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio. Tiu asocio aperas sur paĝo de la retejo de UEA sed fakte ĝi ne plu funkcias: eo.wikipedia.org/wiki/Ĝermolisto_de_Esperanto-asocioj#Internacia_Agrikultura_Esperanto-Asocio.
La fondinto mortis kaj iam mi mem rilatis kun s-ro Trezoro Huang Yinbao​, kiu estis ĝia ĝenerala sekretario. Pro manko de intereso flanke de la esperantistaro kaj tro peza laboro, li estis preta lasi al mi la respondecon sed mi mem estis tro okupata…Tio estus nun realigebla ĉar intertempe evoluis la teknikoj de komunikado. Intereso certe ekzistas. Mi mem ne povas prizorgi sed mi volonte helpos per informado kaj kontaktoj. Ebla solvo povus esti provizora laborgrupo ĉe Facebook ĝis realigo. Estas evidente ke respondeca agrikulturo estas necesa por la bonstato de la homaro. Jen intereso esprimita en Afriko (artikolo de novembro 2018): beninaorganizajhodejunajesperantistoj.wordpress.c… kaj ekzistanta asocio en Benino ĉe Facebook: www.facebook.com/Asocio-de-Terkultivistoj-Esperantistaj-ATE-618289228350151/.”

ATE Asocio de Terkulturis­toj Esperantistaj

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton