Afiŝoj uzeblaj en informado pri Esperanto

Henri Masson (Francio) pretigis afiŝo-serion (almenaŭ 50 bildoj) facile dissendebla kaj disvastigebla en la sociaj retejoj. Eblas uzi ilin unuope aŭ plurope. Temas pri faktoj el la historio de Esperanto, eventoj, famuloj kiuj parolis aŭ subtenis ĝin, aplikaĵoj, ktp :

http://www.ipernity.com/doc/32119/album/1257492

Tio estas farebla ĉie kie estas aktivulo, grupo, asocio. Eblus fari milojn ĝis la 15-a de decembro (Tago de la Esperanto-kulturo kaj ZamTago). Li ĝis nun enretigis ĉ. 50 afiŝojn, sed prilaboros pliajn kaj aldonos ligilojn.

#Esperanto

Eblas fari alilingvajn adaptaĵojn aŭ tradukojn laŭ tiu skemo:

“Internacia lingva komunikado” en pluraj lingvoj, depende de la lando kie oni vivas kaj de la lando(j) kiu(j)n oni celas
Prezento de fakto(j) pri Esperanto aŭ Esperanto-organizaĵo(j)
Linio kun la nomoj: Wikipedia: Esperanto – Duolingo – E@I – Lernu – Edukado – ILEI (sube)
La proporcioj pri 2 kaj 3 varias laŭ la lingvoj uzataj internacie (ankaŭ najbaraj) kaj nacie.
La restanta pli granda spaco antaŭ la lasta linio estas libere uzebla por atentokapta informo, fakto, prezento de asocio aŭ agado (ZamTago !), ktp.

Henri Masson (sur Ipernity) kreis ŝablonon de afiŝo libere adaptebla per la libera senpaga programo LibreOffice por la bezonoj de traduko al via lingvo. Ĝi konsistas el teksto-blokoj alĝustigeblaj. Eblas ŝanĝi la kolorojn de litertipoj, de la fono, aldoni ilustraĵojn, ktp.

Lasi komenton