Fakulo pri TED-stilaj prelegoj – Leandro Abrahão el Brazilo – ofertas retkurson, mentoran servon kaj pli: forlaflatado.com
Aŭtoraj arkivoj:frali
Nova Erasmus+-projekto pri volontulado
En 2021 kaj 2022 la Esperanto-Kultur-Centro Toulouse kunordigos junularan partneran projekton kadre de la programo Erasmus+. Ĝia titolo estos “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo”. Ĝi akompanos la asocian evoluigon kaj ebligos la interŝanĝon de bonaj praktikoj kun partneroj. Legu pli: toulouse.occeo.net/eo/nova-erasmus-projekto-pri-volontulado.
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj
estas ĉiujara festivalo en la monato marto kiun preparas memstare la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, ricevante inter alie partan monsubtenon de la urbo Vroclavo. eo.wikipedia.org/wiki/Eŭropa_Festivalo_de_Esperantaj_Kantoj www.esperanto-festivalo-vroclavo.eu invitas: “Ĉiu partoprenonto bonvolu alsendi sian videon kun registrita kanto en la lingvo Esperanto – ĝis la 15-a de aŭgusto. Tiel okazos konkursa provaŭdo de partoprenantoj.” “Unu el la premioj […]
KK de IKEF
La 6a komuna konferenco (KK) de IKEF okazos 12a – 16a Sep. 2022 en la urbo Kioto, la antikva ĉefurbo kaj nuna “IT urbo” de Japanio.
retoso 2021
Invito: Nova reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj. Ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo. Malaĉa programo atendas vin: vi povos amuziĝi, ludi kvizojn, koncertumi, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj. Partopreni estas tute senkoste por TEJO membroj! Aliĝu tuj: https://retoso2021.tejo.org/ www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/permalink/10158855783135289
Internacia Esperanto-Instituto serĉas estraranojn
La nuna estraro de IEI estas: Prezidanto vakas Kasisto vakas Sekretario s-ino J. W. van Holstein Membro s-ino S. Veen Membro s-ro L. E. de Kock La estraraneco estas volontula. Ĉu vi interesiĝas pri IEI? La instituto serĉas estraranojn! Skribu al iesperanto{ĉe}versatel.nl https://www.facebook.com/EsperantoInstitutoOni serĉas programiston: https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/posts/1556367781218538
TEJO dungas subvencipetiston
TEJO serĉas novan subvencipetiston. Kontrakto: minimume 20, maksimume 40 horojn semajne por unu jaro kun ebleco de plilongigo. Loko: distance/hejme. Komenco: Aprilo 2021 www.tejo.org/subvencipetisto2021/
reveno al normala vivo kaj investado
Karaj geamikoj!La viruso daŭre malhelpas nian kutiman vivon, sed ŝajne la vakcinoj liberigos nin post 1-2 monatoj. Kun tiu espero, Greziljono preparas sian sekvan staĝon PRINTEMPAS de la 16a ĝis 24a de aprilo, kun intensivaj kursoj en 4 niveloj kaj kun ekzamenoj. Vidu detalojn en tiu paĝo: gresillon.org/printempo. Mi petas ke vi jam aliĝu, eĉ […]
Kunverki en eo.wikivoyage.org
Ĉu vi havas konton en Wikipedia? Tiam vi tuj povos kontribui al eo.wikivoyage.org (ne plu en kova stato, vd. suban filmeton). Se vi ŝatas lerni bone verki vikipedie, ne maltrafu la konsilojn en kunfarejo.frali.bplaced.net/?p=1421.
Instigo al programado
martinrue.com/projects/