Yves Nevelsteen iniciatis Komputekon en 2006, kiam li laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj. Estas cetere kolekto de pluraj rekomendoj kaj helpiloj rilate al komputiloj: Komputeko-pliejo: pliejo.komputeko.net.
Kategoriaj arkivoj:instigoj
TEJO serĉas partnerojn por novaj Erasmus+ projektoj
www.tejo.org/tejo-sercas-partnerojn-por-novaj-erasmus-projektoj/ Projekto Muzikalo En 2022 lanĉiĝas projekto por krei muzikalon en Esperanto, per Esperanto kaj pri la Esperanto-movado. Ĉiuj entuziasmuloj povas aliĝi al la teamo!Oni serĉas homojn por la skriptverka teamo kaj homojn kun prefere profesia sperto pri reĝisorado, dancinstruado, scenejkreado, aktorado, kantado, dancado. Babilu pri la muzikalo en Telegramo ĉe t.me/projektomuzikalo.
Ni fondu Esperanto-vilaĝojn!
El la milionoj da homoj en la grandurbo, 1 000 kuniĝis kaj aĉetis bienon kun pluraj hektaroj da tero. 1000 x 1000 estas la nomo de la socia artaĵo laŭ la verko de la germana artprofesoro Josef Beuys. Interagaj homoj kune formas la socian skulptaĵon. 1000 terposedantoj de la urbo donas po 1000 € por […]
Esperanta Distanca Universitato
Kiel realigi Esperantan Distancan Universitaton (EDU)? Adam ENG el Malajzio, ege aktiva blogisto, klopodas (iom vane) akiri subtenon por realigi lian revon pri tia reteja universitato. Ĉu eble vi havas konsilon por li?Esploru tiucele lian blogon tiurilate:jespako.blogspot.com/2021/03/esperanta-universitato-povas-realigi-en_31.html
Kiel kunlabori kun la retradio
Verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio en la Esperanta Retadio:https://esperantaretradio.blogspot.com/2021/06/kiel-kunlabori-kun-la-retradio.html “Mi scivolis, kiel oni laboras en la retradio. Kiam Anton kontentiĝis kun mia voĉo dum konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, mi kun mia proksima kolego provis sendi la unuan artikolon. Ĝi estis bone akceptita. Sed mia kolego ne havis plu tempon por helpi teknike. Mi […]
Esperanto-buŝmaskoj
Buŝmasko iĝis certe la simbolo de la jaro 2020 – ĉu ni ŝatas tion aŭ ne. Antaŭ jaro por multaj neimagebla, nun deviga tutmonde. Estas klare, ke indas protekti kaj sin mem kaj la aliulojn – do jen, kial ne fari tion kaj samtempe dume varbi por Esperanto? masko.ikso.net
Urba biciklado
Interesan kaj vigligan kontribuon por evitado de karbondioksido kaj aliaj enaerigoj donis peranto en la Esperanta Retradio: Bicikloj preferindas. La retejo Stadtradeln.de estas ne nur en la germana, sed ankaŭ en la angla (city-cycling.org), franca (ville-en-selle.org), hispana (biciudad.online) kaj la portugala (pedalacidade.net). Tio ja estas jam iom. Ĉu eble BEMI aŭ similaj biciklistaj grupoj emas […]
Subteno de Internacia Esperanto-Arkivo
Se vi opinias la Internacian Arkivon grava kaj subteninda iniciato, estas pluraj financaj kaj volontulaj ebloj: www.iespa.eu/index.php?ln=&pg=subtenoeo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Esperanto-Arkivo
Vi povas pozitive influi la mondon!
option.news estas la idealisma novaĵkomunumo por pozitivaj alternativoj, daŭripovo kaj civila socio. Jen VI verkas la novaĵojn kaj donas valorajn impulsojn en la interreto – tutmondaj kaj tradukitaj al 104 lingvoj. Aliĝu nun: Nur registru vin kaj afiŝu.
Koronviruso en la mondo
Raportoj pri la viruso el Japanio kaj Kubo Karaj, mi sendas raportojn pri la viruso el Japanio kaj el Kubo (Koronviruso en la mondo.docx). Mi atendas vian raporton pri via lando. HORI Jasuo 371-0825 Japanio, Gunma, Maebas^i, Ootone 2-13-3Retadreso: hori-zonto{ĉe}r.water.sannet.ne.jp