Mona subteno por iniciato de UEA petata:

​”Ni, la eŭropa komisiono de UEA, zorgas por ke Esperanto ekestu kaj restu en eŭropaj landoj, kie la viv-kondiĉoj estas malfavoraj por idealismaj movadoj kiel la nia. Ni faras tion per subteno ĉefe financa pri eldonado de lernomaterialo en lokaj lingvoj, starigo de retejoj, kaj similaj. Nun, ekzemple, ni havas manuskripton de lernolibro kaj publikon, […]

Amikoj de Esperanto

Vi volas helpi nin… sed vi ankoraŭ ne bone scipovas Esperanton!‘Amikoj de Esperanto’ estas projekto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) por helpi al homoj montri sian intereson, eĉ se ili ankoraŭ ne scipovas la lingvon. Per tiu ĉi programo, vi senpage ricevos limigitan aliron al niaj ofertoj – kun specialaj informoj por lerni pri Esperanto. […]

Esperanto.net

La retejo www.esperanto.net havas tradukon en 66 lingvoj, el tiuj nur 14 jam estas en la nova versio, kiuj varbas Amikojn de Esperanto. La retejo estas ankoraŭ en prova fazo sed jam preskaŭ 500 homoj aliĝis al tiu kategorio. Google emas montri la retejon en la unuaj pozicioj de serĉadoj, ĉar la serĉadoj en ĉiuj lingvoj 66 […]