Global Recordings petas tradukon en Esperanto.

GLOBAL RECORDINGS (tutmondaj surbendigoj) havas belan videon en multegaj lingvoj sed NE en Esperanto. Global Recordings konsentas ke estu ankaŭ Esperanto, sed tial formiĝu skipo por la traduko kaj la voĉlegado. Temas pri video kun biblia teksto. Mia mesaĝo al IKUE kaj KELI restis senresponda!! Estus bone por la videbligo de Esperanto ĉeesti en tia ne-esperantista multlingva retejo. Bonvolu diskonigi inter interesatoj.
Kiu ĉi tie volas gvidi kaj tiri la iniciaton?
La tradukota teksto (angla, sed havebla alilingve): globalrecordings.net/en/script/586
Ekzemplo de la video (en la angla):
www.youtube.com/watch?v=RbhdVnsMigA

Lasi komenton