Jen la titolo en retejo – Verda Reto – de ĉina esperantoparolanto: Solis (nomen est omen) ne plu estas sola! Nur hodiaŭ mi trovis afiŝon en soc.culture.esperanto kiu temis pri retejo nepre koninda. Solis ankaŭ estas en facebook kaj nun finfine en la Esperanta Kunfarejo.
Aŭtoraj arkivoj:frali
Esperanto-ligilaro
por homoj uzontaj/uzantaj la Internacian Lingvon frali.bplaced.net/ligilaro.html “Esperanto, ĉu ne estas tiu lingvo, kiun nur ege malmultaj homoj uzas?” Estas ne simpla aferoj konvinki tiajn demandantojn pri la multaj ebloj uzi la lingvon. Se homoj tamen decidas lerni/rekomenci lerni la lingvon, ili trovu praktikajn eblojn uzadi la lingvon. En la reto dise estas multa Esperanto-kulturo, […]
Esperanta Ŝak-Ligo Internacia vivas!
En la retejo esperanto.fandom.com/wiki/Esperanta_%C5%9Cak-Ligo_Internacia oni trovas la indikon “morta”. Tamen laŭ artikolo en Libera Folio okazas ĉampionadoj en ŝakretejo: lichess.org/tournament/WwtDrMkk.
Esperanto en norda Germanio
Esperantoparolantoj en norda Germanio estas invitataj prezenti sin kaj sian regionon en Facebook-grupo Esperanto in Norddeutschland. Tie estas listo de esperantistaro, pri kies aktualeco mi ne estas certa. Bonvolu sendi eventualajn korektojn kaj aldonojn. Dank’ diras Frank
Turka Stelo
Vasil Kadifeli invitas en eo.wikipedia.org/wiki/Turka_Stelo: Ĉiuj estas bonvenaj kontribui pere de iliaj tradukitaj aŭ originale verkitaj tekstoj, sendi kritikojn kaj leterojn al la revueto ktp. Por senpage aboni al la revueto aŭ sendi kontribuaĵojn vi povas uzi lian retpoŝtadreson. Informoj pri la monate aperanta senkosta revuo troveblas cetere tie: uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/turka-stelo/esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
Reta Esperanto-instruado
Aleksandr Blinov serĉas: LERNANTOJN de Esperanto je la nivelo A1 kaj je la nivelo A1+ por du miaj grupoj de Esperanto. Miaj lernantoj estas ĉefe ruslingvanoj kaj iom da internacieco ne mankos 🙂 GASTOJN por la supre menciitaj lernantoj kiuj venos fine de la leciono por iom praktiki Esperanton kun la grupo. Miaj lecionoj okazas […]
Esperanto – ĉu kompleta lingvo?
Esperanto ja estas internacia lingvo, sed ĉu ĝi bezonas ĉiujn ecojn de nacia lingvo: lingvo el pratempoj, dialektoj, slango? Laŭ sinjoro Halvelik evidente jes. Li kreis el Esperanto Arcaicam Esperantom, Popido kaj Gavaro. Por literaturo tiuj certe estas valoraj. Sed por ĉiutaga vivo laŭ mi ne.
Movado por la libervola formorto de la homaro
“Ni povu vivi longe kaj malaperi” ⋆ vhemt.org ⋆ eo.wikipedia.org/wiki/Movado_por_la_libervola_formorto_de_la_homaro Nek nenion fari nek disdoni videaĵojn pri la persona farto helpas solvi la mondskalajn problemojn kaŭzitajn de homoj. Tamen konstateblas, ke en riĉaj landoj la nombroj de enloĝantoj malkreskas, rsp. ne kreskas pro envado de homoj el malriĉaj landoj. Surprize estas, ke envadintoj simile detenas […]
Esperanto-Poŝtkruciĝo
Esperanto-Poŝtkruciĝo invitas vin partopreni interŝanĝon de poŝtkartoj kun esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj.
Manlibro pri Vikipedio/Kiel redakti
Manlibro pri Vikipedio ⋆ Kiel redakti paĝon por spertuloj ⋆ Provejo ⋆ Estu afabla al novuloj ⋆ Ni petas helpon de ĉiuj vikipediistoj!