Internacia kunlaboro por internacia lingvo

Jen la titolo en retejo – Verda Reto – de ĉina esperantoparolanto: Solis (nomen est omen) ne plu estas sola! Nur hodiaŭ mi trovis afiŝon en soc.culture.esperanto kiu temis pri retejo nepre koninda. Solis ankaŭ estas en facebook kaj nun finfine en la Esperanta Kunfarejo.

flago Esperanto

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

  1. La internacia kunlaboro devus konsisti el VERA KUNLABORO, ne nur el tio, kion UEA nomas tia (do la amebecan akiron de pliaj E-parolantoj). Se ĉiuj e-istoj zorgus pri tio, ke E-o estu uzebla en ĉiuj lokoj de sia loĝregiono, kie eksterlandanoj (ĉu turistoj, ĉu negocistoj aŭ ĝenerale homoj, aranĝantaj sian aferon tie) deziras komunikadi kun samlandanoj, tiam per tio la PRESTIĜO DE E-O CERTE PLIGRANDIĜOS kaj tio per si mem instigas aliajn al eklerno de nia lingvo. Kaj post kelka (eble longa) tempo la uzebleco de nia lingvo (en la NATURA MEDIO DE E-O!) konvinkos aŭtoritatulojn pri la indeco de E-o al la rolo de IL. Tiel nia lingvo (helpata de UK-oj) atingos la finan venkon. Konsideru, ke lingvo, empirie uzata nur kiel objekto de pasio por malmultaj homoj (pleje en Interneto), sen la proponita kunlaboro prestiĝon akiros neniam!

Lasi komenton