Volontulu por Esperanto-parolanta parolsintezilo de Mozilla (Common Voice)

Jen propono por kunlabori al parolsintezilo kiu parolos Esperanton. Se vi havas klaran voĉon, virinan aŭ viran aŭ infanan, konsultu la jenajn du retejojn: ikso.net/nova-projekto-de-mozilla-ebligos-al-masinoj-paroli-en-esperanto/ https://voice.mozilla.org/eo Poste komentu ĉi tie pri viaj spertoj tiukampe kun Mozilla. Dankon.

Vakcino kontraŭ falsaj novaĵoj: partoprenu en esploro

Herman skribis “Informcele – Por laŭeble vaste diskonigi kaj pli grave partopreni en la ludo. Jen partoj de la aldonita artikolo. Antaŭdankon.” Dubo, malfido, polusigo. La socio suferas de miskomunikado kaj miskompreno. Unu el niaj celoj kiel esperantistoj estas malpolusigo kaj plibonigo de komunikado. Sed kiam homoj, esperantistoj eĉ, komencas diri ke aliaj homoj komunikas […]

Ni rigardu la mondon alimaniere

Herman: Dominique C., Esperanto-parolanto, regule faras liston de artikoloj tradukitaj en la francan sur Médiapart, franca novaĵinformejo, sed li bedaŭras ke li ne trovis kunlaborantojn. Dividi informojn inter Francoj kaj parolantoj de esperanto el ĉie, tio estas la celo de tiu-ĉi eldono, kiu proponos dulingvajn artikolojn. Francoj proponu tradukojn de artikoloj publikigitaj en la franca, […]

Verdaj Vojoj

Herman: Interŝanĝi ideojn pri la komunaj celoj de Esperanto kaj daŭripoveco · eo-naturamikaro.webnode.nl Retejo por naturamantoj pri ekologiaj temoj, biciklado, verdaj vojoj, feriado, verdaj kaj bluaj ekonomiaj modeloj, klimatŝanĝigo, rearbarigo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio, ktp. Kontribuoj bonvenaj en diversaj lingvoj, sed prefere en Esperanto. eo-naturamikaro.webnode.nl

Prononcado de Esperanto-vortoj por sonvortaro

Riĉigu la voĉajn datumbazojn La retejoj Forvo.com aŭ Tatoeba.org donas aliron al la prononco de miloj da vortoj aŭ frazoj en multaj lingvoj, inkluzive Esperanton. Se vi havas mikrofonon kaj bonan elparoladon, vi ankaŭ povas partopreni registrante vortojn aŭ frazojn. Rektaj ligiloj:FORVO en Esperanto: => forvo.com/pronounce/eo/TATOEBA en Esperanto => tatoeba.org/eo