Esperanto-eldonejoj

En la vikipedio estas listo de Esperanto-eldonejoj. Tiuj eldonantoj, kiuj deziras fari specialan oferton pri kunfarado, anonciĝu ĉe Frank Merla. Li volonte faros anonceton por tio tie ĉi. Kelkaj ekzemploj de eldonejoj: Libroservo Mondial · Eldonejo Impeto · Eldonejo Espero · Eldonejo KAVA-PECH · Esperanto-Klaus.de · Eldonejo Majkel · Eldonejo Mistera Sturno · Eldonejo Stano Marček · […]

Tutmonda Esperanto-adresaro

La agadoj de “Esperanto Internacia”, la informado pri Esperanto kaj la instruado ankaŭ bezonas helpemajn manojn! Kunagu kaj helpu al “Esperanto Internacia” kaj ĝenerale al la Esperanto-movado. Vi povas kontribui per plej diversaj laboroj. Kelkaj nur kostos al vi kelkajn minutojn. Kompreneble ankaŭ eblas helpi ĉe pli longdaŭraj projektoj kaj agadoj. Ni nur mencias kelkajn: […]

Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo. Ĝis! Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento ghellias{ĉe}gmail.com Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj. Krome mi pretas sugesti itinerojn en […]

Privata Esperanto-muzeo en Sarajevo

Smail Grbo (el Sarajevo) sarajevoespero ĉe hotmail.comMi ofertas ankaŭ DVD-ojn en E-o pri: urbo Sarajevo, pri miaj E-muzeo kaj E-ĝardeno, pri mia geknaba E-klubo, pri mia ‘malmoŝto’ (30-minuta televida dokument-filmo en E-o “Reĝo Smailo-Esperanto”). Vidu ankaŭ mian Ipernityejon. Membiografio Smail Grbo (el Sarajevo): “Mi Estas Esperantisto” · Formato B-6, ilustrita. Membiografio: kion kaj kiel por E-o […]

Ĉu ‘okulvitroj’ estas taŭga vorto?

Frank: La gramatiko de Esperanto havas pli ol 16 regulojn. Multaj esperantoj asertas, ke ĝi ne havas esceptojn. Tamen: Zamenhof enmetis plurajn naciajn neregulaĵojn. Se vi trovas la vorton lesbo bona, tiam diru, kio estas lesbino? Kaj kio pri gejo? Kio estas gejino? Genie estis preni la germanan vorton Prinzessin en la signifo edzino de […]

Mi donos mian opinion pri la kvalito de via teksto

Ferdinand: Al mi plaĉas helpi esperantistojn (ĉu nov-bakitajn, ĉu spertajn) esprimi sin bone en nia amata lingvo. Plue, gravas ke Esperanto, kiam ĝi estas publike skribata, estu prezentata plejeble bone. Se vi havas dubon pri la ĝusteco de io de vi skribita, skribata, aŭ skribota, sendu al mi la koncernan tekston; kaj mi respondos donante […]

Esperanto-Numismatika Asocio

Pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, estis fondita en 2013 la probable ununura fakgrupo “Esperanto-Numismatika Asocio” (ENA) kun revuo “Esperanta Numismatiko” en la historio de Esperanto. Bert Boon (eo.wikipedia.org/wiki/Bert_Boon) estas la kontaktpersono de interesitoj. Vi trovos nin ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2018 sur p. 66. Se vi deziras pliajn informojn, […]