Alvoko por la 45a Esperantologia Konferenco de CED

Loko: Politecnico di Torino, Turin, Italy
Dato kaj horo: 3a de Aŭgusto 2023, de 09 a.t.m. ĝis 17 p.t.m.
Organizas: Javier Alcade kaj Mark Fettes

Okazas kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto

Bonvolu diskonigi laŭ via bontrovo

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 45-a Esperantologia Konferenco de CED, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo estos hibrida, ebligante partoprenon rete kaj ĉeeste, kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (29 jul-5 aŭg. 2023).
Du tri-horaj sesioj enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina rondatablo pri la nunaj esploraj defioj de Esperantologio rilate al fontoj kaj arkivoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj studobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas.
Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko en Italio, honore al la lando kiu gastigas la ĉi-jaran konferencon. Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la aŭtoroj por publikigo, aperos en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies.

Ni invitas ĉiujn fakulojn – aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri referaĵoj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadresoj de la organizantoj: jalcaldevi [ĉe] uoc.edu kaj mtfettes [ĉe] sfu.ca. Ni ankaŭ petas ke la proponantoj indiku, ĉu ili intencas prezenti ĉeeste aŭ virtuale.

La limdato por proponoj estas la 15-a de Majo 2023.

Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED.
Javier Alcalde, Guilherme Fians kaj Mark Fettes
Organizantoj de EK 2023

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

Lasi komenton

Lasi respondon al Javier Alcalde Nuligi respondon