Propono pri tradukado de interkultura eduka libreto

La libreto “Renkontoj kun Diferenculoj. Rakontoj por interkultura edukado” de Przemysław Paweł Grzybowski estas interkultura libreto, konsistante el kolekto de rakontoj pri diversaj personoj, kiuj pro variaj kialoj en sia medio diferencas de la plimulto de la homoj kaj pro tio estas perceptataj kiel strangaj, malkompreneblaj, eĉ danĝeraj.

Ĝi estis originale verkita en la pola (pdf) kaj publikigita ĉe la Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków en 2011. Ĝi jam plurfoje estis tradukita en aliajn lingvojn: angla, franca, germana kaj kurda lingvo de Irano (sorani). Versio en Esperanto estas senpage elŝubtela en formato pdfĉi tie.

Ĝi estas destinita al infanoj en la aĝo de 6 ĝis 10 jaroj, sed ĝi povus ankaŭ servi kiel legaĵo en familia rondo, aŭ kiel didaktika materialo en baza lernejo kaj kursoj de interkultura edukado. En Pollando, Renkontoj kun Diferenculoj akiris pozitivajn opiniojn de universitataj fakuloj pri psikologio kaj pedagogio.
Legu ĉi tie en la klerigejo de Edukado.net pri kiel utiligi tiun ĉi libreton, kune kun metodikaj konsiloj por gepatroj kaj geinstruistoj.

Se iu deziros traduki ĝin al propra lingvo aŭ aperigi ĝin en sia lando (kiel bitlibro aŭ en presita versio, kun propraj ilustraĵoj aŭ preparitaj de lokaj lernejanoj ktp.) bonvolu interkonsenti kun la verkinto pri transdono de la eldonrajtoj.

Jen retejo de la eldonisto Oficyna Wydawnicza Impuls kiu eldonis la originalan polan version: http://www.impulsoficyna.com.pl/katalog/spotkania-z-innymi,1311.html

La verkinto, profesoro Przemysław Paweł Grzybowski, kontakteblas pere de Edukado.net

Lasi komenton