Belartaj Konkursoj 2023

Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023

uea.org/aktuale/komunikoj/2022/Alvoko-al-partopreno-en-la-74-a-okazigo-de-la-Belartaj-Konkursoj-de-UEA-en-2023

La rezultojn oni anoncos kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio (plej favorpreze aliĝu ĝis la 31-a de decembro 2022: uk.esperanto.net/2023). Partopreno tamen estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

Mikronovelo: (maksimuma longo 100 vortoj). La unua premio nomiĝas Premio Paula Adúriz.

Teatraĵo: maksimuma longo ne fiksita.

Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unupersona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. La unua premio nomiĝas Premio María Cuevas.

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja.

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2022. Aljuĝata estas nur unu premio.

Kantoteksto: maksimuma longo ne fiksita.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2023.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton