Esperanto Plus en Afriko

Esperanto Plus estas modesta asocio kiu celas kunigi homojn kiuj kotizante po 10€/monate por subteni ĉu individuon ĉu grupeton da esperantistoj en Afriko, kie akras la malfacilaĵoj.

Nuntempe, ni subtenas nur 3 esperantistojn (Togolando, Malagasio, Kongolando RDC) kaj grupeton de 3 personoj en Tanzanio.

Ni bezonas pli da subtenantoj por ĉu kompleti la grupojn, ĉu por krei aliajn.

Ni ne havas tiom da eblecoj por disvastigi la agadojn de nia asocio tra la tuta mondo. Estus revo !

Tamen se vi taksas nian asocion interesa, ni ŝatus kalkuli pri vi por informi viajn konatulojn, samideanojn por partopreni tiun soliderecan agadon.

Kontaku Evelyne kaj Jean-Pierre

https://esperantoplus.jimdo.com/

Lasi komenton