Infaneta grupo ĉirkaŭ Esperanto

Monhelpon meritas projekto por georfaj infanoj (skribiloj, kajeroj, geometra skatolo) sume preskaŭ 300 us dolaroj aŭ 250 €.

Monsubteno kaj pliaj detaloj pri la projekto akireblas pere de honsebn (ĉe) gmail.com aŭ pago al UEA-konto hose-t

Georfoj en Rutshuro, Norda Kivu (D.R. Kongo) ĝojas pri ajna helpo kaj amikeco trans limoj.

Ĉiam antaŭen estis kreita en 2018 kun slogano «Nia revo kiam realiĝos: unu infano, unu arbo». Tio estas, ke la infana grupo prizorgas pri sistema ekologio. Do, por verdigi nian medion, oni devas rearbarigi ĉiufoje, aŭ periode. Tiu grupeto de infanoj havas du celojn: Esperanto-lernado kaj ekologio.

Historio

Nova projekto ekis en 2022 por akiri monhelpon por aĉeti lernomaterialojn kaj skribomaterialojn de bazlernejanoj (georfaj kaj gevundeblaj lernantoj).

La ĉefa celo estas :

  • Diskonigi esperanton en nia distrikto, agante por la paco kaj disvolviĝo
    de nia loka medio ;

La specifaj celoj :

  • Inicii la lokan loĝantaron al eklernado la dua lingvo internacia ;
  • Enkadri georfajn, gevundeblajn pri E-instrumetodo ;
  • Interesigi la popolon pri la civitaneco kaj pacema kunvivado.
  • Plibonigi la medprotektadon plantante arbidojn.

Lasi komenton