Reciproka retafiŝo

Ĉu vi rimarkis ke elekteblas kategorioj en la Esperanta Kunfarejo?

Nun mi aldonis novan: Reciproka retafiŝo. En la germana oni nomas tion Werbebanner, en la angla web banner, en la franca bannière publicitaire, en la hispana banner, en la itala banner, same en la nederlanda ktp. La ideo estas interŝanĝi slipetojn kiuj atentigas en alia retejo pri propraj aferoj en reciprokaj retejoj. Do, se vi havas retejon kiu iel rilatas al esperanta kunfarado, sendu al Frank Merla (frali{ĉe}mail.de) ligilon al via retejo kun demonstra slipeto. Frank faros anonceton por via retejo en la Esperanta Kunfarejo, kategorio reciproka retafiŝo.

http://kunfarejo.frali.bplaced.net/?cat=20

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton