Kiu helpos krei subtekston en Esperanto por la filmeto pri TED-tradukemuloj?

Ĉu vi volas aliĝi al TED-tradukado ĉar la filmeto pri TED-volontulado per tradukado bezonas subtekston por Esperanto (mankas ĝis nun), vidu. http://www.ted.com/participate/translate/ted-translators-promo-video

Ĉu inter vi estas tradukemuloj kiuj interesiĝas subtekstigi TED-prelegojn? TED baldaŭ helpos tradukistojn per la programo Caption Hub (filmeto) kiu plirapidigas la tradukon multrilate. Pliaj informoj pri la TED-tradukista komunumo en www.ted.com/participate/translate

Hodiaŭ, pli ol 150 000 tradukoj estas publikigitaj en almenaŭ 116 lingvoj, kreitaj de pli ol 35 000 volontuloj. La programo ankaŭ inkluzivas la transskribon kaj tradukon de TEDxTalks kaj la tradukon de lecionoj de TED-Ed.

Malsupre ekrankopio de TED-prelego de Lýdia Machová, esperantistino kaj interpretistino, ne jam havas subtekstojn en Esperanto. Jen alia ekzemplo de TED-prelego kie subteksto en Esperanto estus aldoninda.

Lasi komenton