Filmisto de dokumenta filmo en Esperanto serĉas subtekstigantojn

La profesia filmisto-esperantisto Fabjo Montejro el Brazilo (fabjomontejro{ĉe}hotmail.com) petas (2016-07-26) al esperantistoj aldoni subtekstojn en aliaj lingvoj ol Esperanto, ĉar la filmo Trans la Florida Markolo estas sufiĉe interesa ankaŭ por ne-esperantistoj.

Kompare al multaj unulingvanoj, Esperantistoj estas ĉiuj almenaŭ dulingvanoj kaj iom pli akceptemaj al aliaj landoj, aliaj lingvoj, aliaj kulturoj. Esperanto peras por ni la eblon eniri en multe pli bonan komprenon ol se ni havus nur la hispanan aŭ nur la anglan. Se ni venus ĉi tie nur kun la angla lingvo, ĉiuj homoj devus paroli al ni el sento de masupereco. Se ni venas ĉi tien kun Esperanto, ni parolas egale el lingva vidpunkto, kaj tio helpas al ni senti la egalecon inter ni kiel homoj.  (Duncan Charters, en: Trans la Florida Markolo, jutuba videaĵo, la 26-an de julio 2016).

Jutuba ligilo al la invito fare de la filmisto

Lasi komenton