Esperantovilaĝo

“Saluton, geamikoj de skribo, lingvo kaj Esperanto!

La iniciato de nia kuracisto Zamenhof nun havas 125 jarojn kaj ne perdis sian forton.

Simile al la kristana mesaĝo, en ĝi loĝas eterna energio de konstanteco, ĉar ni homoj estas vokitaj iri la vojojn de kompreno kaj paco. Kaj tio faras nian vivon pli facila, pli sekura kaj pli ĝoja. Kaj tion certe ni ĉiuj volas! Ĉu ne?

Kaj ĉar lingvo mem en sia spirito estas teorio, filozofio, ĝi bezonas nur homojn, kiuj zorgu pri ĝi kaj konservu ĝin en sia menso.

Sed ni kiel homoj ankaŭ estas materiaj estaĵoj kaj bezonas spacon kaj rimedojn. Tial ankaŭ en Esperanto-rondoj oni klopodas krei spacon por la parolantoj: domon, vilaĝon, landon.

Mi estas partnero en la tutmonda iniciato de GEN (Global Ecovillage Network), la Tutmonda Ekovilaĝa Reto, kiu trovis vojon al Esperanto ĉirkaŭ 2015. Ekde tiam mi laboras por kreado de ekovilaĝo por Esperanto-parolantoj en Eŭropo.

Jam ekzistas en Fejsbuko grupo, kiu traktas la temon. Estas multaj proponoj, kie povus esti tiu ĉi Esperanto-vilaĝo. Ĝis nun mankas forta reto de homoj, kiuj vere volas loĝi en tiu nova ekovilaĝo de Esperanto-parolantoj kun la provizora nomo „Semokorto“.

Ĉe Fejsbuko kaj en Telegram-grupo ni estas en vigla interŝanĝo por kunigi ĉi tiujn fortojn kaj energiojn por realigi la ideon. Nia ekovilaĝo Semokorto funkcios sub la ombrelo de daŭripoveco, paco kaj edukado kaj interkonektos en amikeco ĉiujn Esperanto-domojn en la mondo!”

Kontaktu Walter Jakowski per lia retleteradreso wj-iz@{ĉe}online.de

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

Lasi komenton

Lasi respondon al Dieter Rooke Nuligi respondon