Estonteco-konferenco de EU

Saluton!

Dum sia jarĉefkunveno en la 30-a de oktobro 2021 la Germana Esperanto-Asocio (GEA) akceptis rezolucion pri la estonteco-konferenco de EU.

La teksto unue mencias la intereson de la GEA-membroj pri la konferenco kaj pri la enmetitaj proponoj. Poste ĝi elstarigas kvin proponojn ligitajn al Esperanto.

Krome la teksto atentigas pri la tutmonda disvastiĝo de Esperanto kaj la rekono de Esperanto kiel parto de la nacia kultura heredaĵo flanke de Pollando kaj Kroatio. En Hungario eblas ekde jardekoj trapasi ŝtatajn ekzamenojn pri Esperanto. En pluraj EU-ŝtatoj okazis lernejaj eksperimentoj, kiuj pruvis la taŭgecon de Esperanto kiel unua fremdlingvo por faciligi la lernadon de posta lingvo. Esperanto ankaŭ kontribuas por subteni la lingvan diversecon de Eŭropo, konstatas la rezolucio.

Surbaze de ĉi tio la membroj de la Germana Esperanto-Asocio (GEA) plu kontribuos al la transnacia demokrata debato pri la estonteco. La rezolucio finas per la konstato, ke la membroj de GEA atendas politikan respondon, kiel ĝin promesis la prezidantaro de la konferenco.

Prezento de la proponoj sur https://www.esperanto.de/eo/enhavo/esperanto-en-eu
Volonte plusendu al aliaj retlistoj, unuopuloj, sociaj retoj… aŭ publikigu en retejoj.
Dankon jam nun.

Lu Wunsch-Rolshoven
Germana Esperanto-Asocio
Gazetara komisiito

Konferenco pri la estonteco de Eŭropo · futureu.europa.eu

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton