EU-eko-projekto

Peter Baláž:

Estimataj – eble iu inter vi interesiĝus (aŭ konus iun, kiu povus – tiam bv. plusendi la informon). Mi volus demandi pri unu eta EU-eko-projekto, kiun ni (E@I) planas venontjare realigi.

Temus pri “EkoKviz” (www.ekokviz.eu) – ĉijare ni lanĉis ĝin en la slovaka, por nia enlanda publiko. Ĝi havas sufiĉe bonan rezulton (jam ludis pli ol 5000 homoj), kaj ideo estas plurlingvigi ĝin kaj prezenti en pluraj landoj – ontjare, okaze de la Tago de Tero aprile. Ni serĉas taŭgajn partnerojn (organizojn, ideale eko-rilatajn, maksimume 2) de aliaj landoj, kiuj povus interesiĝi. Buĝeto estus ĉ. 10.000 EŬR por tiu partnero. Ĉefa tasko: traduki (demandojn, retejon), adapti kelkajn demandojn (elpensi novajn, regionajn), fari varbadon/reklamadon (por ke homoj eksciu pri la kvizo), partneriĝi kun surlokaj organizoj, firmaoj, kaj fine disdoni premiojn. 🙂 Kaze de interesiĝo vi povas kontakti min en Telegram (@petro_eo) aŭ private: petro{ĉe}ikso.net.

PS: La organizo ne devas esti Esperanto-organizo, sed estus ideale, sed la respondeculo (kontakt-persono) estus EO-parolanto, por ke ni povu uzi EOn kiel ĉefan pontolingvon.

Lasi komenton