Kiel kunlabori kun la retradio

Verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio en la Esperanta Retadio:
https://esperantaretradio.blogspot.com/2021/06/kiel-kunlabori-kun-la-retradio.html

“Mi scivolis, kiel oni laboras en la retradio. Kiam Anton kontentiĝis kun mia voĉo dum konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, mi kun mia proksima kolego provis sendi la unuan artikolon. Ĝi estis bone akceptita. Sed mia kolego ne havis plu tempon por helpi teknike. Mi lasis la aferon dum tri monatoj kaj poste mi mem klopodis sendi mian kontribuon. Kun helpo de Anton mi sukcesis. Tiel naskiĝis la kunlaboro. 

Unue: oni serĉas taŭgan temon por voĉregistri ĝin. Tio ne estas facila agado, en la Radio Prago, kie mi serĉas, rare oni trovas ion taŭgan. Oni devas pensi pri aŭskultantoj el la tuta mondo, kio interesus ilin el mia lando. La artikolo estu mallonga, nur kelkminuta, ĉar la aŭskultantaro enuas dum longaj prelegoj. Mia ŝatata temaro estas novaĵoj el la kampo de esploro. Estas interese scii, kion la sciencistoj inventas por plibonigi la vivon de homoj. La temo de kontaminado de maroj kaj aliaj ekologiaj malbonaĵoj tre interesas aŭskultantojn. Bona temo estas novaj verkoj en literatura kampo. Tre grava estas kopirajto (aŭtorrajto), oni devas pensi pri tio. Oni ne kopiu verkon sen permeso de aŭtoro. Se mi nenion trovas (sufiĉe rara momento), mi provas krei mian propran artikolon.

Due: mi registras la voĉon helpe de la programo AUDACITY kaj per pli sensitiva mikrofono. La programo estas bone eduka, sufiĉas malmulte por ellerni ĝin ĉar ĝi estas intuicia. Dum mia junaĝo mi partoprenis lernejon de literaturdrameca fako, kie ni ellernis, kiel spiri kaj prononci por komprenebla aŭskultado. (Vi ne devas esti kompetenta aktoro, sufiĉas pensi pri la aŭskultantaro). La rapideco rolas multe, ne ĉiuj kaptas rapidan paroladon. Poste oni prilaboras la voĉregistradon por ne havi bruantajn paŭzojn, estas pli bone ne aŭdi spiradon dum parolado. Do mi „ordigas“ malpurajn lokojn. Tio povas esti nenatura, sed baldaŭ oni alkutimiĝos kaj plenplene koncentriĝos pri la enhavo de artikolo. Se mi lasus la artikolon kun spirpaŭzoj, la aŭskultantaron streĉigus tiu momento de spirado kaj nevole ili atentus pri tio.

Trie: en la fino de mia kunlaboro mi sendas la artikolon al la mastrumanto de la retradio, la laboro ne finiĝas, venas la kontrolo, ĉar la enhavo devus esti senerara. Se okazas io nekutima, niaj aŭskultantoj reagas sub la teksto kaj raportas pri trovitaj eraroj. Tio nomiĝas retrokuplo (reago), kiu estas necesa por ĉiu agado.

Tre kortuŝis min la unua retrokuplo de Marta el Hispanio, estis neatendita mencio pri la retradio de Anton. Pro sia aĝo ŝi malofte vizitadas renkontiĝojn kaj kvinminutaj aŭskultadoj ĉiutage ligas ŝin kun la esperantista mondo. Ŝi ĝojis, ke nun ŝi povus imagi mian vizaĝon ligitan kun la voĉo de parolanto.

Ankaŭ niaj blinduloj meritas aŭskulti interesaĵojn el la retradio. Pro tio ni – volontuloj el ĉiuj landoj – voĉregistras ankaŭ artikolojn de UEA-periodaĵoj, kiel revuon Esperanto aŭ Monato-n. Bonvolu vidi UEA-paĝojn.

Mi poleksumas, por ke pluraj homoj kuraĝu kunlabori. Esperanto vivas pere de ni, verduloj.”

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton