Junulara konkurso Grabowski

La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo. La komisiono povas aljuĝi unuan premion de 250 eŭroj, duan premion de 150 eŭroj kaj ĝis tri honorajn menciojn. Ĉiu konkursanto povas partopreni per ĝis tri kontribuoj. La konkursaĵoj estu senditaj podofo-formate al la sekretario de la komisiono komisiono.grabowski{ĉe}co.uea.org antaŭ la 30-a de septembro 2021. uea.org/aktuale/komunikoj/2021/Junulara-konkurso-Grabowski

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Lasi komenton

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *