Ĉu Esperantistoj volas kapti oportunon ĉe multlingva informejo pri la naturmedio?

MONGABAY estas neprofitcela novaĵservo pri konservado kaj medioscienco kun monata legantaro de pli ol 10 milionoj da homoj. Ĝi havas du sekciojn, pagan kaj volontulan.

Centoj da volontulaj tradukistoj helpas en la misio provizi altkvalitajn novaĵojn kaj informojn al homoj tra la mondo. Ĉi tiu retejo de sindonemaj volontuloj pligrandigas la efikon de la laboro por Mongabay.

Mongabay tradukas novaĵojn jam al 12 lingvoj, sed ne al Esperanto. Ĵus aldoniĝis ekspansion al la hinda lingvo, la plej parolata lingvo de Barato. pliigante konscion pri mediaj problemoj en lando, kiu troviĝas inter la plej diversaj en la mondo kaj biologie kaj kulture.

Ĉu Esperantistoj volas kapti tiun oportunon?

Se vi ŝatus pli da informoj pri volontula tradukado por Mongabay, bonvolu viziti ĝian paĝon “Tradukistoj por Progreso” por vidi “ĉu Mongabay bezonas helpon en via specifa lingva areo”. Esperanto kompreneble ne montriĝos sur tiu mapo…, sed eble jes ja se iuj esplorus ĉe Mongabay kaj pretas traduki por ĝi….

Retejo de MONGABAY (franca*, sed kun ligiloj al aliaj lingvoj): fr.mongabay.com/ 


*) Rimarko de FraLi: Origine en la angla: mongabay.com

en.wikipedia.org/wiki/Mongabay

Lasi komenton