Gvidi revon al kunfarado

Pluraj mendintoj de anoncetoj laŭŝajne supozas, ke interesitoj skribas pri ilia kunfarvolo al FraLi malgraŭ kontaktindiko kaj ne al la homo, kiu petas kunfaradon. FraLi ne estas sorĉisto kiu kapablus veki dormantajn talentojn. Por ke esperantistoj ekhavu la ideon serĉi en la interreto kiel iel kunfari – por tio ja ne sufiĉas simple publikigi tion en ne tro konata retejo. FraLi dum pli ol 10 jaroj penas publikigi projektojn pri kunfarado kun magra eĥo. Evidente necesas ke pli da homoj provu propagandi por la Esperanta Kunfarejo, komparu la artikolon de Herman: “Esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo“.

Kompareblan revon havas Ĵajro. Li revas pri komerca Esperanto-kafejo. Bedaŭrinde li eĉ ne sendas koncizan tekston por klarigi al legantoj, pri kiu kunfara projekto li revas.

“Pro tio mi ŝatus scii kiel bone prezenti mian ideon.”

Bona komenco! Do, Ĵajro, ne revu ke la mono por la planita kafejo venas “aŭtomate”. Serĉu unue kunfaremulojn, kiuj helpas al vi formuli tekston por apero en la Esperanta Kunfarejo! Ĉu aperu filmeto pri estonta komerca Esperanto-kafejo? Do, serĉu kontakton al homoj, kiuj jam faris filmeton! Ili estas senpere atingeblaj – por tio ne taŭgas anonceto en la Esperanta Kunfarejo.

Do, karaj legantoj, se vi havas ideon kiel helpi al Ĵajro, skribu al li. Lia retleteradreso estas jairoad{ĉe}gmail.com. · www.miavivo.net/profilo/jxajroad

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

  1. Oh kara Frank,
    Mi dankas vian apogon. Verdire mi ne bezonas urĝe unue monon! Mi bezonas unue formi laborteamon! Post ĝi, la mono estos rezulto por realigi tian komercejon kiuj mi delonge planas.

Lasi komenton