Demokratiigi Sciencon

Civiencia
Por scienco demokratia

Malekvilibra esplorkutimo

La homa konduto estas oftege esplorata. Ĉiutage amaskomunikiloj scivolemas pri la preferoj de spektantoj; entreprenoj, pri la deziroj de konsu- mantoj; politikaj partioj, pri la emoj de voĉdonontoj. Entreprenoj, universitatoj kaj sciencaj institucioj esploras la homan konduton per demandaroj, surstrata observado, analizado de fejsbukaj paĝoj ktp. Miloj da milionoj da mondaj loĝantoj ĉiutage donas grandan kvanton da infor- mo pri sia konduto. Tia informo faciligas utilan scion pri, kiel la homoj kondutas kaj kiel havi profiton de tio.

Sed nur iomete da homoj havas la eblon esplori. Ne nur temas pri faka scio sed ĉefe pri rimedoj. La plejmulto el la entreprenoj de la mondo estas malgrandaj. Ili ne havas monan eblon kontrakti fakan organizadon pri esplorado. Tute same okazas pri la plejmulto el la senprofitaj organizadoj, kiuj laboras pri pluraj bezonataj aferoj: paco, migrado, rifuĝintoj, ekologio, rajtoj de la virinoj, infanoj, indiĝenoj, lingvoj, laboristoj, etnoj, minoritatoj, bestoj ktp. Same okazas pri la kvar- talaj asocioj kaj same pri la plejmultego el la uloj.

Celo de Civiencia

Civiencia naskiĝis pro la deziro iel kunsolvi tian malekvilibron. Pro tio, ĝia devizo estas Por scien- co demokratia. La celo ne estas disvastigi la rezul- tojn de la scienco fare de aliaj. La celo estas, ke homoj scientistiĝu, ke ĉiu nepotenchava grupo aŭ individuo havu eblon science esplori la homan konduton. Tio siavice bezonas labori per tri flankoj: ke oni (1) havu scivolemon; (2) sentu sin memkapabla; kaj (3) havu realan rimedaron. Pro tio Civiencia celas stimuli en la ĝenerala popolo la emon esplori, instrui al ĉiuj pri, kiel atingi tian kapablon, kaj disdoni sufiĉajn rimedojn realigi la emon kaj la kapablon per konkretaj esploroj pri la homa konduto. Tiujn rimedojn ĉiuj povas uzi, ekde la malriĉa junulo ĝis la reprezentanto de universitata fakultato.

La kerna laboro de Civiencia estas tia demokrati- igado. Tiu realigo bezonas, ke la uzo de la rimedoj estu ĉefe senpaga. Malriĉuloj kaj nepotenhavaj organizadoj alimaniere ne havos la eblon esplori. Sed la entrepreno bezonas atingi monon, kiu permesas ĝin ne nur travivi sed ankaŭ subteni la projekton. Tiu mono atingeblas per diversaj negocoj, kiuj ĉirkaŭas la kernan laboron, ekzemple realigi specifajn pagendajn esplorojn, eldoni priesplorajn publikaĵojn, organizi sciencajn renkontiĝojn aŭ oferti al uzantoj pagindajn nuancojn.

Civiencia kaj Esperanto

La sama sinteno demokratiigi la sciencon donas al Civiencia la emon videbligi la taŭgecon de Esperanto kiel scienca lingvo. Pro tio Civiencia elektas Esperanton kiel lingvon por la ena komunikado, kaj kiel implicitan lingvon por ĝiaj retpaĝoj, softvaroj kaj dokumentoj. Kiel scienca eldonejo, Civiencia deziras stimuli la Esperantan publikigadon de sciencaj libroj kaj revuoj. Civiencia celas profiti de ĉia oportuno montri, ke Esperanto taŭgas kiel sciencigilo.

Teamo

Civiencia estas universitata entrepreno. Naskiĝis de projekto en la Universitato de Seviljo (Hispanio) per la partopreno de tri membroj. Unu estas la universitato mem, kiu taksis science potenchava kaj socie bezonata la projekton. Alia estas unu el ĝiaj profesoroj, la esperantisto Vicente Manzano-Arrondo (Viko), doktoro pri psikologio, pri edukado kaj pri ekonomio en Hispanio. Liaj specialiĝoj estas la esplorado de la homa konduto kaj la helpo al malriĉaj kvartaloj atingi utilan scion. Kaj ankaŭ partoprenas la esperantisto 정 유 로 (Unika), inĝeniero pri komputilaj sciencoj en Suda Koreio kaj magistro pri internacia admin- istrado de entreprenoj en Japanio, kiu aktivas en pluraj movadoj Esperantaj kaj spertas pri internaciaj rilatoj. Laŭ la bezono, Civiencia ricevas kunlaborojn de aliaj fakuloj kaj dungas homojn. Civiencia ĵus ricevis la taksadon Strategia Entrepreno en Hispanio.

Lasi komenton