“Kvazaŭ korpo sen koro”

La filmo rilatas multe al tio kio okazas en la oriento de DR Kongo kaj sendube en aliaj landoj plenaj je malsekureco.
En tiu filmo, temas pri ribela grupo kiu opozicias al la konga registaro post la proklamado de la balotaj rezultoj por prezidanto kaj trejnas virinojn kaj knabinojn en kontraŭhomrajta agado. Tiuj ribeluloj militas kun celo dividi la landon en du partojn kaj uzurpi unu parton de la lando por igi ĝin aparta lando. Sekve, malgraŭ ĉiuj suferoj spertitaj de tiuj inoj, ili fine liberiĝas. Ankaŭ, malgraŭ ke ili opiniis sin ne plu utilaj en la socio, ili estis akceptitaj varmkore kaj hodiaŭ faras hom-helpajn labororojn por pli bona socio. Finfine, tiu ribela grupo estas neniigita kaj la registaro reregas la tutan landon.

Bezonata mono por realigi la filmon 4 000 usonaj dolaroj.
Se vi deziras kontribui, bonvolu kontakti Joel Muhire* joelmuhire0{ĉe}gmail.com.

Pagu al la konto de: ASSOC ESPERANTO PLUSIBAN: FR76 1710 6000 7605 9189 5200 089
BIC – SWIFT: AGRIFRPP871

Joel aldonis la 20-an de Februaro 2021: “Ni havas nur monkontribuon de 200$ de nia fejsbuka amiko.”

Lasi komenton