Esperanto-kursoj per Zoom en diversaj lingvoj

Estis kreita la Irana Kursaro ‘Tibor Sekelj’, kiu celas okazigi per retaj kunvenoj kursojn pri Esperanto ĉefe en la lingvoj de Meza Oriento kaj de Azio. La kursoj estos poste disponigataj en YouTube.

Irana Esperanto-Asocio metas sian Zoom-konton je dispono de ĉiuj, kiuj volas instrui Esperanton en siaj lingvoj. Se vi kapablas gvidi kurson pri Esperanto en unu el tiuj aziaj aŭ mezorientaj lingvoj, bonvolu skribi al unu el la suba retadresoj.

Post unua sukcesa provo pri kurso de Esperanto en la taja sekvis aliaj kursoj, kiuj estas registritaj kaj rigardeblaj ankaŭ poste en https://www.espero.ir/eo/kursaro/.

Krom en la taja lingvo, estis jam kursoj en la svahila, la araba, la kurda, la vjetnama, la indonezia kaj oni povas antaŭvidaj jam kursojn ankaŭ en la urdua lingvo.

Se vi volas realigi kurson pri Esperanto en via lingvo, skribu al <kursaro.sekelj{ĉe}gmail.com> aŭ al <landa.agado{ĉe}esperanto.org>.

https://monainformado.wordpress.com/2020/07/12/esperanto-kurso-en-la-indonezia-lingvo-kadre-de-la-irana-esperanto-kursaro-tibor-sekelj/

Lasi komenton