KJBEL petas subtenon

Komitato de junuloj por la bona evoluo de la Lingvo Internacia Esperanto, fondita la 16an de aŭgusto 2018

Jean de Dieu Kikako skribis (teksto polurita de FraLi):

Saluton geamikoj tra la mondo!

Mia nomo estas Jean de Dieu Kikako, unu el KJBEL-anoj. Mi esperantiĝis antaŭ 4 jaroj, estas de Kongolando 🇨🇩 kaj loĝas en la urbo Goma.

Kiam ni komencis lerni Esperanton estis tute malfacile por ni ĉar la distanco estis iom longa, almenaŭ 4 kilometrojn piediri por atingi la centron, kaj kelkfoje ni marŝis tiujn kilometrojn vane: post atingi la centron al ni mankis instruisto, tio okazis dum du monatoj kaj duono, per tio ni ne sukcesis regi bone Esperanton. Kiam ni komencis nian trejnadon ni estis ĉirkaŭ dek kvin (20) kursanoj. Bedaŭrinde pro la malhelpoj restis nur kvin, kiuj finis la programon.

De tempo al tempo post la kreskado lingve, ni decidis krei la grupon KJBEL por faciligi la bonan praktikadon de Esperanto, uzante belegajn metodojn, farante teatraĵojn, muzikajn poemojn k.t.p; nur pri kulturaĵoj ni okupiĝas. Kaj kompreneble laŭ la scio la grupo ne vere sukcesis fondiĝi estante nur 5 personoj. Ni komencis interesi homojn pri Esperanto kaj finfine ni trovis 10 gelernantojn konvinkitajn, diligente ili lernis la lingvon, kaj ni aplikis la metodon nian, bonŝance ĉiuj finis la programon.

La unua filmo kiun ni plenumis estante dek kvin (15) nomiĝas “ŝtelista pastoro”. Ni ludis ĝin ĉar en nia urbo tiaj pastoroj estis siatempe. La dua filmo estis “malsaĝa instruisto”. Ni ludis ĝin ankaŭ pro la situacio okazinta ĉe iu lernejo en la urbo. Tiuj du filmoj estis filmitaj per saĝtelefono pro manko de pli bonaj rimedo. La kvalito de la filmo tial estis sufiĉe malbona. Kaj publiki ĝin en Esperantujo ne eblis ĉar ĝi estas tro malbonkvalita. Malgraŭ tio ni ne laciĝis. Post tiu plenumo, ni multe pensis por publiki ĝin ĝenerale Esperanto en nia urbo kaj lando, ni iris al la televidstacioj por lanĉi la trejnadon, bedaŭrinde ĉe tiuj televidstacioj oni postulis monon por permesi al ni publikigi niajn celojn sed la rimedo al ni mankis ĉar preskaŭ ni ĉiuj lernas, sed ni havis la esperon kiel veraj esperantaj esperantistoj.

Ni relanĉis la duan trejnadon la 20an de septembro 2019. Ni trovis 13 gelernantojn, malgraŭ tio nia instruado ne estas memstara ĉar ni uzas salonojn de kelkaj el ni, se vizitantoj venas ni devas ĉesi la instruadon kaj daŭrigi alian fojon. Ni eĉ ne havas belajn tabulojn – malgraŭ tio ni iom provas fari laŭ nia kapablo. Dum la instruado al ni mankas esperantaĵoj k.t.p. Tian instrumanieron ni ne aprezas. Ni nur daŭrigas pro nia nehaveco kaj la emo al Esperanto.

La trian filmon “malbona amiko” – ĝia plenumo estis iom malfacila por ni ĉar ni petis kotizon de ĉiuj membroj por la plenumo ĝia. Dank’ al la unueco, al la kunlaborado ni atingis la sumeton kaj decidis lui la aparaton, sed ĉiam la filmisto petadis monon de ni supozante ke ni havas iun rilaton al monhelpo aŭ subteno ĉar en siaj oreloj la lingvo internacia Esperanto aperis kiel nova. Li havis neniun konon pri ĝi, finfine li konstatis ke ni faras aferojn uzante niajn proprajn rimedojn. Por publiki ankoraŭ la filmon ni malsukcesos publiki en esperantujo. Nun ni daŭrigas instruadon kaj jam estas preskaŭ 40.

Ni vere petas la subtenon, kunlaboradon; korektantaj ideoj estas bonvenaj. Ni havas multajn planojn kaj revojn pri la disvolviĝo de Esperanto. Por kontakti la teamon mi estas la koncerna persono, atingebla per jeandekikako{ĉe}gmail.com aŭ vacape: +243976971837. KJEBEL antaŭdankas viajn subtenojn, korektojn k.t.p.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

1 komento

  1. https://www.youtube.com/watch?v=wSDWAOHJ-YM

    Bona Amiko simpatias kun vi kaj ĉiam restos je via flanko eĉ en malfacila momento.

    Elkoran saluton al ĉiuj spektantoj, ni esperas ke vi ĝuu ĉi tiun filmeton.

    Pro la fakto ke ĝi estas el la unuaj de niaj projektoj, ni konfesas ke ĝi havas multajn erarojn. Pro tio viaj komentoj, sugestoj, korektoj, rekomendoj estas bonvenaj por la perfektigo de niaj venontaj laborprojektoj. Vi povas ankaŭ proponi temojn por la venontaj filmetoj.

    Por tiuj kiuj bonvole volos subteni tiun projekton, bonvolu kontakti nin ĉe:
    retadreso: info.kjbel{ĉe}gmail.com

    Se vi ŝatus tiun filmeton, bonvolu diskonigi ĝin al viaj amikoj ĉe la sociaj medioj, ekaboni al la kanalo kaj lasi komenton.

    Elkoran dankon al vi!

Lasi komenton

Lasi respondon al Jeandedieu Kikako Nuligi respondon