Traduki de Esperanto al via regata lingvo

Ni, kiuj en Hungario zorgas pri la heredaĵoj de János Rózsás, ŝatus havi tradukojn en pliaj lingvoj de lia teksto (maks. 3 paĝoj en formato A4), en kiu temas pri lia 21-a naskiĝtago en GULAG, tiu kruela loko en kiu li travivis grandajn suferojn kune kun milionoj da homoj.

TRADUKPETO: Ĉu vi pretas traduki al via regata lingvo ĉi tiun tekston? Mi jam havas tradukojn en 10 lingvoj, do bonvolu indiki la tradukotan lingvon. Dankon.
Se vi jesos, mi sendos al vi la tekston; bonvolu mendi per mia retpoŝtadreso nktibszab{ĉe}outlook.hu. Dankon pro via bonintenco.
Salutojn el Hungario, Tibor J. Szabadi

Lasi komenton