Esperanto – ĉu kompleta lingvo?

Esperanto ja estas internacia lingvo, sed ĉu ĝi bezonas ĉiujn ecojn de nacia lingvo: lingvo el pratempoj, dialektoj, slango? Laŭ sinjoro Halvelik evidente jes. Li kreis el Esperanto Arcaicam Esperantom, Popido kaj Gavaro. Por literaturo tiuj certe estas valoraj. Sed por ĉiutaga vivo laŭ mi ne.

Publikigita de frali

Pri miaj faroj vi povas legi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frank_Merla, skribi al mi vi povos tiel: frali{ĉe}mail.de

Aliĝu al la konversacio

2 komentoj

  1. Averaĝa homo kapablas lerni fremdajn lingvojn nur je malalta nivelo. En Esperanto ŝi/li havas pli bonajn rezultojn ol en aliaj fremdlingvoj, ĉar facileco kaj racieco de Esperanto donas ĝojon kaj kuraĝon kaj tiel oni akiras pli facile almenaŭ meznivelon. Akiro de alta regnivelo estas pli malofta okazaĵo eĉ en Esperanto… Ankaŭ se mi estis poligloto 10 jaroj ne sufiĉis por lerni la rusan je uzebla nivelo. Lutermano klarigas tion per la sekva citaĵo: …”Esperanto liberigis min kun la instruo, ke normala homo, eĉ kun dumviva fortostreĉo, ne povas akiri la nivelon de alilingva denaskulo de etna lingvo, ke tiuj lingvoj estas simple tro komplikaj por tio, kaj ke tia aspiro estas sensenca pretendo. Esperanto forprenis de mi tiun pezan kaj malesperigan pretendon.”: https://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/ … Kompreneble ekzistas ankaŭ esceptoj. Ekzemple mi vivas de 50 jaroj en Italio. Mi parolas la italan eĉ pli bone ol kelkaj italoj. La demando estas: Por lerni fremdajn lingvojn je mezalta nivelo, ĉu necesas vivi plurajn jardekojn en la lando kie oni parolas ilin? Al mi ŝajnas ke jes: https://www.youtube.com/watch?v=2OKnDDzLQLk
    https://www.youtube.com/watch?v=gOW3quwheZc
    https://www.youtube.com/watch?v=XH0CSzdHwg0

Lasi komenton

Lasi respondon al Ronaldo Nuligi respondon