MLA serĉas tradukemulojn

Multlingva Akcelilo

Multlingva Akcelilo (MLA) estas kompleta instrumaterialo por enkonduka lernobjekto kiu celas esence plirapidigi lernadon de fremdlingvoj en lernejoj. MLA kiel enkonduko por fremdlingvoj estas aplikita Esperanton por infanoj 8-jaraj kiu servas al infanoj kompreni esencajn elementojn de strukturo de lingvoj ĝenerale. Kaj ne malpli grave, la projekto ebligas ke ĝin povas apliki (instrui) kiu ajn instruisto de fremdlingvoj en lernejoj, ne scianta Esperanton. Sufiĉas instrukcioj, kiujn li trovas en la paĝaro en sia lingvo.

La projekton oni nun povas apliki en jenaj lingvoj: la angla, la germana, la kroata, slovena, slovaka, bulgara kaj rusa. Ĝi ekzistas ankaŭ en Esperanto. Preskaŭ pretaj (praktike uzeblaj) estas jam ankaŭ la versioj de la franca, hispana kaj portugala.

Por ĉiuj aliaj lingvoj, interesitoj, kiuj pretas la instrukciojn kaj gramatikaĵojn traduki al siaj lingvoj, sufiĉas skribi al ni, kiuj okupiĝis kaj ankoraŭ plu okupiĝos pri ĝi. Vi ricevos aliron al projekta tradukilo kaj povos adapti ĝin al nova lingvo.

Fonto: Eŭropa Bulteno, marto 2020.

https://lernu.net/eo/instruado

https://www.europo.eu/documentloader.php?id=512&filename=eb-200-2020-02.pdf

Lasi komenton