Herman skribis “Informcele – Por laŭeble vaste diskonigi kaj pli grave partopreni en la ludo. Jen partoj de la aldonita artikolo. Antaŭdankon.” Dubo, malfido, polusigo. La socio suferas de miskomunikado kaj miskompreno. Unu el niaj celoj kiel esperantistoj estas malpolusigo kaj plibonigo de komunikado. Sed kiam homoj, esperantistoj eĉ, komencas diri ke aliaj homoj komunikas […]
Kategoriaj arkivoj:helpo petata
Asocioj de Amikoj de La PacOazo
La agadoj kaj la daŭra evoluo de la PacOazo ĉe Salam dependas de la morala kaj financa apogo de ĉiuj, kiuj kredas je niaj celoj. Reto de Asocioj de Amikoj en diversaj landoj disvastigas ĝisdatajn raportojn pri niaj agadoj kaj provizas kanalon por monakiro. Se vi volas helpi, bonvolu konsulti la sekvan liston. Reprezentantoj de […]
Tutmonda Esperanto-adresaro
La agadoj de “Esperanto Internacia”, la informado pri Esperanto kaj la instruado ankaŭ bezonas helpemajn manojn! Kunagu kaj helpu al “Esperanto Internacia” kaj ĝenerale al la Esperanto-movado. Vi povas kontribui per plej diversaj laboroj. Kelkaj nur kostos al vi kelkajn minutojn. Kompreneble ankaŭ eblas helpi ĉe pli longdaŭraj projektoj kaj agadoj. Ni nur mencias kelkajn: […]
Propono al Solidareca Bonvolo por ekstarigi komerceton
Herman: Diversaj gejunuloj en Kongo, Afriko jam faris proponojn al Solidareca Bonvolo por ekstarigi komerceton. Vi povas kuraĝigi ilin per mondonaco, eĉ malgranda. https://www.bonvolo.net/copy-of-supported-students-3 – teksto de la peto
Ni rigardu la mondon alimaniere
Herman: Dominique C., Esperanto-parolanto, regule faras liston de artikoloj tradukitaj en la francan sur Médiapart, franca novaĵinformejo, sed li bedaŭras ke li ne trovis kunlaborantojn. Dividi informojn inter Francoj kaj parolantoj de esperanto el ĉie, tio estas la celo de tiu-ĉi eldono, kiu proponos dulingvajn artikolojn. Francoj proponu tradukojn de artikoloj publikigitaj en la franca, […]
antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio
Kiel normalaj eŭropaj esperantistoj povas helpi por antaŭenigi Esperanton en Eŭropa Unio? Konigi la Esperanto-tekston de la Eŭropa himno! Spektu la intervjuon:
Vikinovaĵoj bezonas vin
Bonvenon ĉiuj al Vikinovaĵoj, la libera fonto de aktualaĵoj verkita de vi! Ĉio legebla ĉi tie estas verkita de individuoj ja kiel vi. Vi povas redakti ĉiun artikolon — ripari mistajpaĵojn, interpunkciadon, aŭ gramatikon, korekti erarojn aŭ plue pligrandigi la artikolon! eo.wikinews.org/wiki/Helpo:Vikinovaĵoj_bezonas_vin