UN lanĉis la 17 Celojn de Daurigebla Evoluo ĝis 2030 (CDE/ en: sustainable development goals, SDG). AVE enkadre de la Esperanto-Movado pretas kunlabori rilate edukadon kaj daŭripovon: informi pri Esperanto al ekologiemuloj; agadi Por-Esperanto en t.n. evoluiĝantaj landoj; agadi Per-Esperanto subteni evoluon ĝenerale. AVE ne estas formala asocio; ni kunlaboras kun aliaj organizaĵoj ke donacintoj […]
Kategoriaj arkivoj:helpo petata
Solidareca Bonvolo
Alphonse Waseka atentigis, ke Solidareco Bona Volo estas alia asocio. La du asocio disiĝis antaŭ du jaroj. En la vikipedia artikolo oni trovas du retejajn adresojn. Jen tiu de Solidareca Bonvolo: bonvolo.net. Fosu tie por multaj helpeblecoj. Oni ankaŭ kolektas monon: bonvolo.net/monhelpu.
La Esperanto-Stacio
La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en eksa stacidomo en la vilaĝo Halbe, 30 minutojn sude de Berlino, Germanio.Dum la aktivaĵoj kaj eventoj oni kune lernas en amika kaj internacia etoso.Grupoj kaj partoprenantoj en eventoj povas malmultekoste tranokti en la Esperanto-Stacio. www.facebook.com/esperantostacio ⋆ esperantostacio.wordpress.com
Volontuloj kaj specialistoj serĉataj
Ĉu vi eble estonte kunkonstruos aŭ dum kelksemajna resp. kelkmonta restado? Ĉu vi kapablas okupiĝi pri interkulturaj projektoj? Ĉu vi povus helpi kiel asistanto aŭ sekretario? Ĉu vi povas labori por serĉado de subvenciantoj, financado? Ĉu vi kapablas gvidi kaj prizorgi arkivon? Ĉu vi kapablas gvidi elstaran Esperanto-bibliotekon? Bonvolu sendi vian proponon al Interkultura Centro Herzberg.
World BEYOND War
World BEYOND War estas tutmonda neperforta movado por fini militon kaj establi justan kaj daŭrigeblan pacon. Kiuj Ni Estas
BitArkivo
BitArkivo estas kunlaborema komunumo kiu volas gardi la Esperantan Kulturon por ĉiam. Oni* skanas librojn kaj revuojn, indeksas gazetnumerojn, arkivas podkastojn kaj gardas la dokumentojn ĉe ĉiamestaraj serviloj. bitarkivo.org/kunlaborojbitarkivo.org
Helpi kompletigi vortarojn
kono.be/vivo/ · tatoeba.org/eo · deeo.dict.cc/
Peto pri entreprena apliko de Esperanto por varbaj varoj
IKEF kaj aliaj entreprenistaj esperantistoj : noviga propono por APLKO de Esperanto en komerco. Realigo de komercaj projektoj estas la vojo irenda.
Solidareco Bona Volo
estas leĝa asocio de Kongo bazita en Goma en la norda Kivu-provinco. Ĝiaj celoj estas: la enkadrigo de infanoj orfaj kaj senprovizaj, viktimoj de la ripetaj militoj en nia regiono de Goma, en la orienta parto de nia lando, la Respubliko Demokrata de la Kongo; defendo de homaj rajtoj; lukto kontraŭ la integra malriĉeco; kaj […]
Global Recordings petas tradukon en Esperanto.
GLOBAL RECORDINGS (tutmondaj surbendigoj) havas belan videon en multegaj lingvoj sed NE en Esperanto. Global Recordings konsentas ke estu ankaŭ Esperanto, sed tial formiĝu skipo por la traduko kaj la voĉlegado. Temas pri video kun biblia teksto. Mia mesaĝo al IKUE kaj KELI restis senresponda!! Estus bone por la videbligo de Esperanto ĉeesti en tia […]