Telegram estas vaste uzata tujmesaĝilo. La ĉefa retejo por Esperantoparolantoj estas telegramo.org. En ĝi estas du listoj: grupoj kaj kanaloj. En mia Esperanto-ligilaro estas parto kiu temas pri “ekhavi amikojn”. Tie estas multaj pliaj ligiloj, kiuj ne estas listigitaj en telegramo.org. Se vi konas pliajn grupojn/kanalojn kiuj aperu en mia listo, bonvolu sendi ilin al […]
Kategoriaj arkivoj:helpo petata
Arbarokultivado en Tanzanio
Nia samideano Sylivester Nyinyimbe, kulturisto de arbidoj, proksime de Bunda, Tanzanio, volas uzi la florojn sur liaj kampoj kaj en proksimeco por produkti mielon. Li bezonas subtenon (ĝis 1000 $) por la komencaj investoj. Vi povas subteni lin al la UEA-konto de AVE: avex-z Se vi ne povas transpagi al UEA-konto aŭ volas scii pli, […]
Kontribuu al sunpaneloj
Manfred Westermayer (AVE) kaj Renato Corsetti (UEA) petas pri financa subteno de la projekto instali sunpanelojn favore al la unua afrika universitato, kiu instruas Esperanton. Mi petas vin subteni la projekton – ni jam havas 200 eurojn … instali fotovoltaikan sistemon (PV) por anstataui benzinan kurento-generatoron, je UEC (2 mil US$). Plej simple vi povas […]
Estonteco-konferenco de EU
Saluton! Dum sia jarĉefkunveno en la 30-a de oktobro 2021 la Germana Esperanto-Asocio (GEA) akceptis rezolucion pri la estonteco-konferenco de EU. La teksto unue mencias la intereson de la GEA-membroj pri la konferenco kaj pri la enmetitaj proponoj. Poste ĝi elstarigas kvin proponojn ligitajn al Esperanto. Krome la teksto atentigas pri la tutmonda disvastiĝo de […]
helpu per respondado de esplorkvizo
Respondu kvizon por helpi magistriĝan tezon pri uzo de Esperanto ĉe lingvo-algoritmoj!https://forms.gle/re76fG4qTstCZE1Z8UEA kunlaboras kun Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento de la Universitato de Bristol, en ŝia magistriĝa tezo pri la uzo de Esperanto kiel studokazo por la disvolviĝo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per respondado de esplorkvizo, kiu proponas […]
Verku por Kontakto!
Sendu vian kontribuon, artikolon, anekdoton, eseon, bildon kaj ion ajn interesan. Kunkreu Kontakto-n! kontakto.tejo.org/p/sendu-kontribuonkontakto.tejo.org/2021/04/helpo
Ni disponigu Esperanton ankaŭ por Svahila-parolantoj
Respondeculo pri la projekto:Nomoj: Espoir NGOMA KASATIFizika adreso: Gongo la mboto, Dar-es-alaam/ TanzanioTelefonnumero: +255 687543367Retadresoj: espoirkasati{ĉe}gmail.com; espoirnakivula{ĉe}gmail.com PRISKRIBO DE LA PROJEKTO Celoj Por vivteni la instruadon de Esperanto kaj garantii ĝian ĉiutagan uzadon per Svahila-parolantoj, mi bezonas havi eblecon kiu povas garantii la retan instruadon de Esperanto disponebla por Svahila-parolantoj. Fakte la ĉeesta instruado estas […]
Lingva integrigo
Ĉu vi loĝas ekster via patrolando kaj/aŭ havas spertojn pri fremdaj lingvoj kaj instruado al enmigrintoj? (Atentu, la enketo estas en la angla!) www.surveymonkey.co.uk/r/LASLLIAM
EU-eko-projekto
Peter Baláž: Estimataj – eble iu inter vi interesiĝus (aŭ konus iun, kiu povus – tiam bv. plusendi la informon). Mi volus demandi pri unu eta EU-eko-projekto, kiun ni (E@I) planas venontjare realigi. Temus pri “EkoKviz” (www.ekokviz.eu) – ĉijare ni lanĉis ĝin en la slovaka, por nia enlanda publiko. Ĝi havas sufiĉe bonan rezulton (jam […]
Voĉlegi por kurso
Liu Xiaozhe: Saluton el Ĉinio! Mi verkis Esperantan kurson por Ĉinoj. 33 esperantistoj el 18 landoj voĉlegis en la kurso. Mi reverkas la kurson. Mi esperas, ke esperantistoj el 25 landoj povos voĉlegi por la nova kurso. Ĉu vi havas tempon legi iom da enhavo de la libro? Mi aperigos fotojn kaj naciajn flagojn de […]