Tokia universitato de Unuiĝintaj Nacioj

Ekzistas Universitato de Unuiĝintaj Nacioj en Tokio, unu.edu/about/unu (en la angla). Ili interesiĝas pri multaj mondaj problemoj, sed nek pri lingvaj kaj kulturaj homaj rajtoj nek pri Esperanto. Ĉu iu havas kontakton tie kaj povas helpi starigi rilatojn inter ili kaj la Esperanto-movado? Se jes, bonvolu kontakti “Esperanto en universitatoj – labor-gupo de ILEI/UEA/TEJO/ESF”.esperanto.en.universitatoj{ĉe}gmail.com aŭ renato{ĉe}esperanto.org

Somera programo en Greziljono

de la 3a ĝis 27a de aŭgusto Saluton! La franca Esperanto-Kultudomo en kastelo Greziljono informas vin, ke ĉiuj kursoj planitaj en julio ŝoviĝis al aŭgusto.    2020-julio-27/31 – Verda Naturisma Semajno kun INOE kaj FFN    2020-aŭg-02/09 – la Verdaj Skoltoj tendumas, skoltumas, lignokonstruas    2020-aŭg-03/13 – 6-a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj (franclingve)   2020-aŭg-03/14 – 4-a Maratona Esperanto-kurso […]