En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi. LIMDATO por anonciĝi: 19.02.2023. Legu pli: uea.org/gk/1090
Aŭtoraj arkivoj:Françoise Noireau
Haltigu la militon en Ukrainio – Pacon por la mondo!
Dietrich Michael Weidmann invitas subskribi peticion en Change.org: https://chng.it/Gcmb5X7psX
La araba lingvo por esperantistoj
Anjŭar lanĉas instruadon de la araba por esperantistoj, per JuTubo.
Fonetika grupo
Por plibonigi sian prononcadon kaj alpreni pli neŭtralan akĉenton. Homoj komentas unuj la aliajn. Telegram-grupo: t.me/fonetiko
Espermensa
Saluton, mi estas dumviva membro de UEA kaj membro en Mensa. Pro tio mi decidis relanĉi la fakan asocion “Espermenso” (neregistara organizaĵo por homoj kun diversaj altfunkciaj cerboj) kiu kunigu membrojn kaj de UEA kaj de Mensa. Por komenci mi kreis pli larĝan Fejsbukan grupon “Espermenso”. Ĝi akceptas ankaŭ eks-membrojn aŭ estontajn membrojn de la du organizaĵoj. Kaj […]
BEK-Kurso, materialo libere alirebla
Dennis Keefe, aŭtoro de la “BEK”-kurso (la mallongigo signifu “Baza EKzercaro” aŭ “Baza Esperanto-Kursaro”), skribas en la enkonduko: “En ĉi tiu retejo vi trovos multe da informo pri la ekzercaroj de la kurso mem, kune kun aldonaj informoj pri kiel utiligi la ekzercojn kaj multe pli.” www.bekkurso.info
Propono de perretaj muzikaj momentoj
Jen listo de distraĵoj, spektakloj kaj koncertoj kiujn mi proponas por Esperanto-aranĝoj kaj retkunvenoj.violonodelamondo.wordpress.com/Organizantoj laŭplaĉe kontaktu min: violonsourire@gmail.comAmuzike, Fransoazo (Françoise NOIREAU)