Traduki de Esperanto al via regata lingvo

Ni, kiuj en Hungario zorgas pri la heredaĵoj de János Rózsás, ŝatus havi tradukojn en pliaj lingvoj de lia teksto (maks. 3 paĝoj en formato A4), en kiu temas pri lia 21-a naskiĝtago en GULAG, tiu kruela loko en kiu li travivis grandajn suferojn kune kun milionoj da homoj. TRADUKPETO: Ĉu vi pretas traduki al […]

Tokia universitato de Unuiĝintaj Nacioj

Ekzistas Universitato de Unuiĝintaj Nacioj en Tokio, unu.edu/about/unu (en la angla). Ili interesiĝas pri multaj mondaj problemoj, sed nek pri lingvaj kaj kulturaj homaj rajtoj nek pri Esperanto. Ĉu iu havas kontakton tie kaj povas helpi starigi rilatojn inter ili kaj la Esperanto-movado? Se jes, bonvolu kontakti “Esperanto en universitatoj – labor-gupo de ILEI/UEA/TEJO/ESF”.esperanto.en.universitatoj{ĉe}gmail.com aŭ renato{ĉe}esperanto.org

Esperanto-ligilaro

por homoj uzontaj/uzantaj la Internacian Lingvon frali.bplaced.net/ligilaro.html “Esperanto, ĉu ne estas tiu lingvo, kiun nur ege malmultaj homoj uzas?” Estas ne simpla aferoj konvinki tiajn demandantojn pri la multaj ebloj uzi la lingvon. Se homoj tamen decidas lerni/rekomenci lerni la lingvon, ili trovu praktikajn eblojn uzadi la lingvon. En la reto dise estas multa Esperanto-kulturo, […]

Teleskopo – Scienca revuo ne plu trovebla

Kiu scias kio okazis kun la retejo teleskopo.com? Ĉu ne estas esperantistoj por verki artikolojn al la sekva eldono de Teleskopo? Ĉu vere ne eblas fari sciencon en Esperanto? Ĉu esperantistoj volas nur verki en la angla? www.teleskopo.com atendas artikolojn, kie estas la verkistoj? Bonvole divastigu www.teleskopo.com al ĉiuj esperantistaj verkistoj, kiujn vi konas! Fonto: […]

Turka Stelo

Vasil Kadifeli invitas en eo.wikipedia.org/wiki/Turka_Stelo: Ĉiuj estas bonvenaj kontribui pere de iliaj tradukitaj aŭ originale verkitaj tekstoj, sendi kritikojn kaj leterojn al la revueto ktp. Por senpage aboni al la revueto aŭ sendi kontribuaĵojn vi povas uzi lian retpoŝtadreson. Informoj pri la monate aperanta senkosta revuo troveblas cetere tie: uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/turka-stelo/esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/

MLA serĉas tradukemulojn

Multlingva Akcelilo Multlingva Akcelilo (MLA) estas kompleta instrumaterialo por enkonduka lernobjekto kiu celas esence plirapidigi lernadon de fremdlingvoj en lernejoj. MLA kiel enkonduko por fremdlingvoj estas aplikita Esperanton por infanoj 8-jaraj kiu servas al infanoj kompreni esencajn elementojn de strukturo de lingvoj ĝenerale. Kaj ne malpli grave, la projekto ebligas ke ĝin povas apliki (instrui) […]