Traduko al via lingvo de “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo”

Mireille Grosjean alvokas kontribui al la disvastigo de ‘Leciono pri Esperanto’ en via lingvo. Nur 14 paĝoj. www.ilei.info => agadoj => projektoj; tie estas ĉio pri “Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la mondo” en la lingvoj Esperanto, franca kaj angla. Kompleta materialo por prezento de Esperanto fare de iu persono, ne nepre esperantisto. […]

Artista datumbanko artista.ikso.net en serĉo de komputosciencisto

Ĝis nun (dec. 2020) ankoraŭ ne eblis aktualigi la datumbankon (nova retejo ktp) pri viva Esperanto-kulturo kaj arto, pro manko de homfortoj kaj teknika kapablo por mastrumi kaj disvolvi la artistan datumbankon en nova aktuala sistemo (libervole kaj volontule ĉar mankas buĝeto). En ĝi troviĝas datumoj, sed multaj jam malnovas kaj necesus ĝisdatigi multajn. Interesatoj kontaktu Flo ĉe EURROKA […]

BEMI serĉas biciklantojn kaj abonantojn

La Biciklista Esperantista Movado Internacia (la oficiala mallongigo BEMI) estas la asocio de esperant-parolantaj biciklantoj. La asocio havas membrojn en diversaj landoj de Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Ĝi organizas internaciajn biciklajn karavanojn uzante Esperanton kiel komunan komunikilon. bemi.tejo.org ・www.facebook.com/groups/29591771007/・Youtube-kanalo Lars Sözüer skribas: “La kanalo de BEMI en youtube bezonas pli da abonantoj. Kiam ni atingos 100, youtube malŝlosos kelkajn utilajn funkciojn, ekzemple memorebla adreso. Nuna adreso: […]

Gvidi revon al kunfarado

Pluraj mendintoj de anoncetoj laŭŝajne supozas, ke interesitoj skribas pri ilia kunfarvolo al FraLi malgraŭ kontaktindiko kaj ne al la homo, kiu petas kunfaradon. FraLi ne estas sorĉisto kiu kapablus veki dormantajn talentojn. Por ke esperantistoj ekhavu la ideon serĉi en la interreto kiel iel kunfari – por tio ja ne sufiĉas simple publikigi tion […]

Demokratiigi Sciencon

Civiencia Por scienco demokratia Malekvilibra esplorkutimo La homa konduto estas oftege esplorata. Ĉiutage amaskomunikiloj scivolemas pri la preferoj de spektantoj; entreprenoj, pri la deziroj de konsu- mantoj; politikaj partioj, pri la emoj de voĉdonontoj. Entreprenoj, universitatoj kaj sciencaj institucioj esploras la homan konduton per demandaroj, surstrata observado, analizado de fejsbukaj paĝoj ktp. Miloj da milionoj […]