Samtempe pruntedoni monon per KIVA kaj informi pri Esperanto

Betty Chatterjee havas anonceton ĉi tie kaj plu invitas partopreni en la kampanjo arigi Esperantistojn kiel pruntedonantoj per anonceto en Facebook:“Alvoko NUR al tiuj, kiuj estas aŭ volus esti KONTRIBUANTOJ al la mikrokredita organizo KIVA. Ni estas 65 esperantistaj pruntodonantoj kaj membroj de la la teamo Esperanto ĉe KIVA. Ĉu ni helpas esperantistajn pruntoprenantojn? La […]

Amikoj de Amikumu

Amikumu estas aplikaĵo por saĝtelefonoj kaj bedaŭrinde ne funkcias per komputiloj – malbone por homoj kiuj preferas tajpi per veraj klavaroj. Amikumemuloj montru en www.miavivo.net/grupoj/amikoj-de-amikumu, ke Amikumu ja vivas! Al kelkaj homoj ŝajnas ka la aplikaĵo Amikumu mortas. Do varbu por Amikumu kaj por Mia Vivo kaj montru ĉi tie ke ili ja vivas! Helpo […]

Urba biciklado

Interesan kaj vigligan kontribuon por evitado de karbondioksido kaj aliaj enaerigoj donis peranto en la Esperanta Retradio: Bicikloj preferindas. La retejo Stadtradeln.de estas ne nur en la germana, sed ankaŭ en la angla (city-cycling.org), franca (ville-en-selle.org), hispana (biciudad.online) kaj la portugala (pedalacidade.net). Tio ja estas jam iom. Ĉu eble BEMI aŭ similaj biciklistaj grupoj emas […]

Ludretejo Gemelo.org

Neil – bpeel invitas al ludretejo: gemelo.org(Ne maltrafu blogoj.gemelo.org!) Saluton! Se vi serĉas ion por fari dum viaj videbabilaj renkontiĝoj, eble vi ŝatus provi la retejon Gemelo.org. Ĝi havas diversajn ludojn en esperanto kiujn oni povas ludi senpage kaj sen konto. La ludoj estas: Verda Ŝtelo Temas pri vortludo pri anagramoj. Ĝi estas bona maniero lerni […]

Nova Erasmus+-projekto pri volontulado

En 2021 kaj 2022 la Esperanto-Kultur-Centro Toulouse kunordigos junularan partneran projekton kadre de la programo Erasmus+. Ĝia titolo estos “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo”. Ĝi akompanos la asocian evoluigon kaj ebligos la interŝanĝon de bonaj praktikoj kun partneroj. Legu pli: toulouse.occeo.net/eo/nova-erasmus-projekto-pri-volontulado.