Itala Kongreso de Esperanto

Asissi, 22–29-a de aŭgusto 2020 Seminarioj dum la 87-a itala kongreso de Esperanto kongreso.esperanto.it Ekzistas pluraj modernaj komunikiloj, sed ĉu ankoraŭ gravas interpersona komunikado? Venu al Assisi, kie Duncan Charters, prezidanto de UEA, gvidos kvartagan seminarion, kiu pritraktos: Komunikado: interpersona, informa, transkultura, konfliktsolva. Alian interesan temon proponas, per dua seminario, Renato Corsetti, eksa prezidanto de […]

La Esperanto-Stacio

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en eksa stacidomo en la vilaĝo Halbe, 30 minutojn sude de Berlino, Germanio.Dum la aktivaĵoj kaj eventoj oni kune lernas en amika kaj internacia etoso.Grupoj kaj partoprenantoj en eventoj povas malmultekoste tranokti en la Esperanto-Stacio. www.facebook.com/esperantostacio ⋆ esperantostacio.wordpress.com ⋆ Programo 2020

Svisaj Esperanto-Tagoj en Zuriko

16an de oktobro – 18a de oktobro 2020 Karaj geamikoj Esperanto-Societo Zuriko en kunlaboro kun Svisa Esperanto-Societo invitos la geesperantistojn el la tuta mondo al la venontjaraj Svisaj Esperanto-Tagoj de la 16a de oktobro ĝis la 18a de oktobro en Zuriko en la Rösslistube de Kramerstiftung (Rösslistr. 2, 8006 Zuriko, tramo 15/7 ĝis Rösslistrasse, 10 […]

Ĉiĉeronado en la norda parto de la Luneburga Erikejo, Germanio

Frank: Prefere bicikle, sed mi ŝoforos per mia aŭto ankaŭ. · Simple sufiĉe frue kontaktu min. Kompreneble ankaŭ mi serĉas amikojn, ne nur per ĉiĉeronado. Mi agnoskas, ke ĝenerala deklaro pri amikemo ne sufiĉas. frali.bplaced.net enhavas pli da informoj pri mi. Esperanto Holm-Seppensen

Honoré Sebuhoro

Kara, antaŭ ĉio mi ĝojegas trovi tiun oportunecon saluti vin. Pri mi (Biografio): Mi estas Prezidanto de verda stelano-klubo (vsklubo ĉe gmail.com) en orienta provinco Kivu, distrikto Rutshuru/D.R.Kongo. Mi loĝas en distrikto Rutshuru apud landlimo el nia najbara lando Ugando. Tial ni ofte uzas la poŝtan adreson de tiu lando ĉar en nia orienta parto […]

Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo. Ĝis! Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento ghellias{ĉe}gmail.com Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj. Krome mi pretas sugesti itinerojn en […]