Helpu pri videoludo, kiu instruas Esperanton

Richard (www.linkedin.com/in/richard-delamore) bezonas vian helpon. Ludu kaj donu al li viajn opiniojn pri la ludo (prefereble per la enketo kiu venas kun la videoludo). La Ideo Vi estas juna magiisto kaj vi devas trairi mondon plenan de demonoj kaj aliaj monstroj. Vojaĝante, vi devas lerni la magian lingvon de Esperanto. Do, esence, la videoludo instruas […]

Junulara konkurso Grabowski

La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo. La komisiono […]

Coprofer asbl

Moses Byamungu skribas: Saluton!La Komitato por la Promocio de Virinoj en Kampaj Regionoj (COPROFER) bonvenigas vin kaj alvokas vin partopreni en ĉi tiu grupo. La grupo estis kreita por informi vin pri la agadoj de la asocio COPROFER.Antaŭ ĉio ni devas vidi la valorojn, kiuj karakterizas nin: Respekto al si kaj al proksimulo, sinesprimlibereco, toleremo, […]

Nova Erasmus+-projekto pri volontulado

En 2021 kaj 2022 la Esperanto-Kultur-Centro Toulouse kunordigos junularan partneran projekton kadre de la programo Erasmus+. Ĝia titolo estos “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo”. Ĝi akompanos la asocian evoluigon kaj ebligos la interŝanĝon de bonaj praktikoj kun partneroj. Legu pli: toulouse.occeo.net/eo/nova-erasmus-projekto-pri-volontulado.