Saluton, kunfaremulo!

Esperanta Kunfarejo

Bonvenon al la Esperanta Kunfarejo. Tio ne nur estas listo de anoncetoj por kunfarado. Vi estas invitita fosi pri eblecoj kunfari. Ne temas pri aferoj, kiuj estis, sed pri komunaj aferoj, kiuj estas, estos kaj estu.

Por serĉkadreto vidu sube. Vi povas sekvi la retejon sen malfermi konton. Por fariĝi aŭtoro = mem inskribi vian proponon pri kunfarado, petu konton de la administranto. La plej ofta maniero publikigi ion estas peti afiŝon de administranto.

Bonvolu skribi mesaĝon, se vi bezonas ian helpon. Listo de la ĝisnunaj aŭtoroj: ArFrançoiseFrali (admin Frank Merla) ⋆ HermanRenatoYanpetro

Frank Merla malfermis telegram-grupon kaj retpoŝtgrupon. Li reaktivigis facebook.com/maklerejo/. Povas okazi, ke tie aperas kunfarproponoj sen spuroj en tiu ĉi retejo. Unuopaj anoncetoj de la Esperanta Kunfarejo aperas ankaŭ en soc.culture.esperantonubo.relinkedinreddittwittermediuminstagramxing

Okaze de plaĉo ne forgesu instigi viajn konatojn kunfari en la kunfarejo. Tio jam estus kunfaro en/por ni en la Esperanta Kunfarejo!

Legu pli