Esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo

Herman Dekeŭnink skribis en nubo.re: “Esperanto ne sufiĉas por interesi sin al la lingvo mem aŭ eĉ lerni ĝin. Tial aperu tekstoj (ankaŭ en la stilo de facila.org) pri plej diversaj temoj, ankaŭ sciencaj. Iuj ekzistas jam: MONATO, sed ankaŭ ekstermovadaj revuoj kiel Le Monde Diplomatique en Esperanto, Global Voices en Esperanto, revuo Vrede, TED-Talks […]

Retkunveno – internacia babilado

fransoazo_oazo Ĉiun lundon de la 9-a ĝis la 11-a horo matene (UTC+2 Paris) por paroli kun niaj geamikoj el Oriento. us04web.zoom.us/j/179517195 Ĉiun ĵaŭdon de la 6-a ĝis la 8-a horo posttagmeze (UTC+2 Paris) por paroli kun niaj geamikoj el Okcidento. us04web.zoom.us/j/179517195 Pliaj detaloj tie: eventaservo.org/e/b6c8d9 Ne hezitu inviti viajn gelernantojn al nia retkunveno!Prezentu vin! Montru surprizon! […]

Klaĉ-Kunveno Post-Somera

ne estu koko, venu al kkps! KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas preskaŭ ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. Tamen ĉi-jare, en 2020, ĝi okazos en Danio. La naŭa KKPS okazos en Ry, inter Skanderborg kaj Silkeborg, de la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2020. Rigardu tiun ĉi filmeton por vidi la etoson de KKPS.

Esperantistoj laboras en vikivojaĝo

Raffaele Del Re skribas en la UEA-forumo en la Diskutejo: Vikipedio estas la plej fama el grupo de “fratinaj projektoj”, kiel vikilibroj ktp. Inter tiuj fratinaj projektoj estas “vikivojaĝo”, kiu enhavas informojn pri urboj, landoj, vidindaĵoj ktp. Vikivojaĝo tamen estas oficiala nur en kelkaj lingvoj (angle, france, germane, hispane, portugale, itale, ruse, ĉine, japane ktp). Esperanta vikivojaĝo estas “en la kovilo” (provizora retadreso). Ĝi eliros […]