Tutmonda Esperanto-adresaro

La agadoj de “Esperanto Internacia”, la informado pri Esperanto kaj la instruado ankaŭ bezonas helpemajn manojn! Kunagu kaj helpu al “Esperanto Internacia” kaj ĝenerale al la Esperanto-movado. Vi povas kontribui per plej diversaj laboroj. Kelkaj nur kostos al vi kelkajn minutojn. Kompreneble ankaŭ eblas helpi ĉe pli longdaŭraj projektoj kaj agadoj. Ni nur mencias kelkajn: […]

Ni rigardu la mondon alimaniere

Herman: Dominique C., Esperanto-parolanto, regule faras liston de artikoloj tradukitaj en la francan sur Médiapart, franca novaĵinformejo, sed li bedaŭras ke li ne trovis kunlaborantojn. Dividi informojn inter Francoj kaj parolantoj de esperanto el ĉie, tio estas la celo de tiu-ĉi eldono, kiu proponos dulingvajn artikolojn. Francoj proponu tradukojn de artikoloj publikigitaj en la franca, […]

Ĉiĉeronado en la norda parto de la Luneburga Erikejo, Germanio

Frank: Prefere bicikle, sed mi ŝoforos per mia aŭto ankaŭ. · Simple sufiĉe frue kontaktu min. Kompreneble ankaŭ mi serĉas amikojn, ne nur per ĉiĉeronado. Mi agnoskas, ke ĝenerala deklaro pri amikemo ne sufiĉas. frali.bplaced.net enhavas pli da informoj pri mi. Esperanto Holm-Seppensen

Honoré Sebuhoro

Kara, antaŭ ĉio mi ĝojegas trovi tiun oportunecon saluti vin. Pri mi (Biografio): Mi estas Prezidanto de verda stelano-klubo (vsklubo ĉe gmail.com) en orienta provinco Kivu, distrikto Rutshuru/D.R.Kongo. Mi loĝas en distrikto Rutshuru apud landlimo el nia najbara lando Ugando. Tial ni ofte uzas la poŝtan adreson de tiu lando ĉar en nia orienta parto […]

Gigi Montalbano

Saluton, mi estas esperantisto el Sicilio; estus plezure por mi korespondi kun geesperantistoj el la tuta mondo, ĉefe tiuj kiuj interesiĝas pri sicilia kaj ĝenerale itala kulturo. Ĝis! Calogero Montalbano, esperantisto el Agrigento ghellias{ĉe}gmail.com Mi plenumas ĉiĉeronadojn en Esperanto en Agrigento kaj Selinunte kiuj ambaŭ estas rimarkeblaj arkeologiaj areoj. Krome mi pretas sugesti itinerojn en […]