Turka Stelo

Vasil Kadifeli invitas en eo.wikipedia.org/wiki/Turka_Stelo: Ĉiuj estas bonvenaj kontribui pere de iliaj tradukitaj aŭ originale verkitaj tekstoj, sendi kritikojn kaj leterojn al la revueto ktp. Por senpage aboni al la revueto aŭ sendi kontribuaĵojn vi povas uzi lian retpoŝtadreson. Informoj pri la monate aperanta senkosta revuo troveblas cetere tie: uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/turka-stelo/ esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/

Mia trezoro

Tio estas la titolo por mia interreta platformo ‘esperanto-klaus.de‘. Estu scivolema kaj trafoliumu la diversajn paĝojn en Esperanta kaj germana lingvoj!Mi tie prezentas ne nur tekstojn pri interesaj temoj. Vi ankaŭ trovos miajn memfaritajn bitlibrojn, kiuj ne nur traktas Esperanton. Grandan dankon al ĉiuj subtenantoj. Ili ofte korektis miajn tekstojn.Kelkfoje ili eĉ riĉigis miajn paĝojn […]

3 artikoloj pri kunfarado

de Henri Masson ĉe Ipernity.com Esperanto 1-a de Majo, tutmonda virtuala manifestacio por alia mondoTemas pri albumo de 78 afiŝoj en rilato kun la 1-a de majo kaj la temoj homrajtoj, libereco, paco, justeco, lingva komunikado, lingva politiko… La afiŝoj estas principe dulingvaj en la franca kaj Esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj.www.ipernity.com/doc/32119/album/1270988Tiu ĉi albumo […]

Subteni PIV

En la jaro 2011 estis organizita kampanjo, kadre de kiu estis kolektita mono, kiu estis uzata por enretigo de la vortaro. La projekto daŭre bezonas konstantan teknikan kaj enhavan prizorgadon, do via daŭra subteno estas ege bonvena. Dankon al ĉiuj, kiuj ebligis kaj daŭre ebligas la funkciadon de tiu ĉi projekto. vortaro.net/subteni www.liberafolio.org/2020/02/11/lasta-tradicie-presita-piv-aperos-en-2020/

Esperantistoj laboras en vikivojaĝo

Raffaele Del Re skribas en la UEA-forumo en la Diskutejo: Vikipedio estas la plej fama el grupo de “fratinaj projektoj”, kiel vikilibroj ktp. Inter tiuj fratinaj projektoj estas “vikivojaĝo”, kiu enhavas informojn pri urboj, landoj, vidindaĵoj ktp. Vikivojaĝo tamen estas oficiala nur en kelkaj lingvoj (angle, france, germane, hispane, portugale, itale, ruse, ĉine, japane ktp). Esperanta vikivojaĝo estas “en la kovilo” (provizora retadreso). Ĝi eliros […]