Subteni PIV

En la jaro 2011 estis organizita kampanjo, kadre de kiu estis kolektita mono, kiu estis uzata por enretigo de la vortaro. La projekto daŭre bezonas konstantan teknikan kaj enhavan prizorgadon, do via daŭra subteno estas ege bonvena. Dankon al ĉiuj, kiuj ebligis kaj daŭre ebligas la funkciadon de tiu ĉi projekto. vortaro.net/subteni www.liberafolio.org/2020/02/11/lasta-tradicie-presita-piv-aperos-en-2020/

Klaĉ-Kunveno Post-Somera

ne estu koko, venu al kkps! KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas preskaŭ ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. Tamen ĉi-jare, en 2020, ĝi okazos en Danio. La naŭa KKPS okazos en Ry, inter Skanderborg kaj Silkeborg, de la 31-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2020. Rigardu tiun ĉi filmeton por vidi la etoson de KKPS.